Stefano Landi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stefano Landi

Stefano LANDI (baptite je la 26-a de februaro 158728-a de oktobro 1639) estis itala komponisto kaj instruisto de la frubaroka Roma Skolo. Li estis influriĉa frua komponisto de operoj kaj skribis la unuan operon pri historia temo: Sant'Alessio (1632).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Landi naskiĝis en Romo, la ĉefurbo de la papa ŝtato.

En 1595 li membriĝis en la Collegio Germanico en Romo kiel knabosoprano kaj eble li studis ĉe Asprilio Pacelli. Landi ordiniĝis en 1599 kaj ekstudis en la Seminario Romano en 1602. Oni mencias lin en la seminariaj registroj kiel komponisto kaj direktisto de en 1607; kaj en 1611 lia nomo aperas kiel orgenisto kaj kantisto, kvankam li jam estis maestro di cappella ĉe S Maria della Consolazione en 1614. Agostino Agazzari estis maestro di cappella ĉe la Seminario Romano, kaj li eble estus unu el la instruistoj de Landi.

En 1618 li translokiĝis al norda Italio kaj publikigis libron de kvinvoĉoaj madrigaloj en Venecio; ŝajne li akiris la postenon maestro di cappella en Padovo. Krome li skribis sian unuan operon en Padovo, La morte d'Orfeo. Plej verŝajne ĝi estis prezentata dum geedziĝfesto. Liaj spertoj en Padovo kaj Venecio estis esencaj por la evoluo de lia stilo, ekde kiam li kontaktis kun la verkado de la progresema Venecia Skolo, de kies muziko oni detenis sin en la konservema Romo.

En 1620 Landi revenis al Romo, tie restante ĝis sia viviofino, kie liaj patronoj sinsekve estis la familio Borghese, Kardinalo Maurizio de Savojo kaj la familio Barberini, kiu estontis liaj plej gravaj dungintoj dum la 1620-aj kaj 1630-aj jaroj, kvankam li deĵoris ekde 1629 surbaze de duona salajro. Estis la familio Barberini, por kiu li en 1632 komponis sian plej faman verkon Sant'Alessio. Dum tiu ĉi periodo li estis ege komponema skribante mesojn, ariojn kaj responsoriojn, plejparte laŭstile la seconda pratica de la frua baroko, decido pridisputata kun kelkaj el la pli konservemaj muzikistoj, kiuj opiniis la prima pratica — la stilo de Palestrina — pli taŭga por sakrala muziko.

Post 1636 li ekmalsaniĝis kaj mortis en Romo en 1639 kaj estis entombigita en Santa Maria in Vallicella.

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Strange la profana muziko de Landi estas pli konservema ol la plimulto de lia sakrala muziko, kaj lia unua libro de madrigaloj por kvin voĉoj kaj baso kontinua laŭstile estas preskaŭ ne distingebla de multaj kolektoj el la malfrua 16-a jarcento escepte de la kontinubasa voĉo. Lia alia profana muziko konsistas el strofaj arioj kaj kanzonoj por kantvoĉo kaj baso kontinua.

La nur du mesoj de Landi estas en simpla stilo de la 16-a jarcento, kiun antaŭenigis kaj kelkfoje postulis la kontraŭreformacio. Tamen li uzis la Venecian konĉertatostilon por kelkaj el siaj motetoj samkiel por sia magnificato kaj vespropsalmaj muzikigoj, verŝajne resulte de siaj jaroj pasigitaj en norda italio.

Lia pleje fama komponaĵo kaj unu el la plej signifaj operoj de la frubaroko estas la muzikigo de la vivo de Sankta Aleksio el la 5-a jarcento, Il Sant'Alessio. Ĝi ne nur estas la unua opero pri historia subjekto, sed ĝi ankaŭ zorge priskribas la internan vivon de la sanktulo kaj provas psikologian karakterizon de tipo tute nova por opero. Multaj el la intermetitaj komikaj scenoj tamen estas anakronismaj (kaj gajaj) skizoj de la tiutempa vivo en la Romo de la 17-a jarcento.

La voĉo de Sant'Alessio mem estas ekstreme alta kaj estis intencata por kantado de kastrito. Je la unua prezentado duono de la kantistoj estis el la papa ĥoro, kaj ekzistis pluraj sopranvoĉoj kantataj de aliaj kastritoj. La akompanorkestro estis laŭtempa, rezignante pri arkaaj vjoloj kaj uzante violonojn, violonĉelojn, harpojn, liutojn, teorbojn kaj klavicenojn. La opero inkludas enkondukajn kanzonojn funkciajn kiel uverturoj; fakte ili estas la unuaj uverturoj en la historio de la opero. Dancoj kaj komikaj alineoj alternas kun seriozaj arioj, recitativoj kaj eĉ madrigala lamento por entute drama varieco ekstreme multefekta, kiel atestas la oftaj prezentadoj de la opero tiutempe. Sant'Alessio estas unu el la unuaj surscenigitaj muzikdramoj, kiuj miksas la monodian kajpolifonian stilojn.

Fontoj kaj plua legaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Margaret Murata: "Stefano Landi", Grove Music Online eld. L. Macy (akceso 9-an de januaro 2005), Grove Music Online
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5
  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Donald Jay Grout, A Short History of Opera. Novjorko, Columbia University Press, 1965. ISBN 0-231-02422-3
  • F. Kennedy, The Musical Tradition at the Roman Seminary During the First Sixty Years (1564-1621), in Bellarmino e la Controriforma, Atti del simposio internazionale di studi, Sora 15-a ĝis 18-a de oktobro 1986, pj. 629-660