Stefano Stefani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefano STEFANI estas itala politikisto de Lega Nord (Norda Ligo). Stefani ekscitis en 2003 – kiel itala ŝtatsekretario pri turismo en registaro Berlusconi – la germanojn, kiam li priskribis en intervjuo la germanojn, kiel „samformajn, blondajn supernaciistojn“, kiuj ĉiujare „bruegante invadas niajn strandojn“. Pro tio la germana kanceliero Gerhard Schröder rezignis pri sia itala somerumado. Stefani – kiu vivis en geedziĝo kun germanino dum 20 jaroj – poste petis pardonon.

Stefani estas senatoro de la Lega Nord en 1994 kaj membro de la Itala Ĉambro de Deputitoj ekde 1996. En 1995 li sukcedis al Franco Rocchetta kiel prezidanto de Lega Nord, en 2002 sekvis lin Luciano Gasperini.

Stefani en 2006 estis elektita al la itala senato kiel reprezentanto de Venecio, per la listo de Lega Nord.