Stefano la 2-a (elektita papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefano la 2-a, latine Stephanus II, naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis 752. Li estis elektita papo en la 22-a de marto 752 kaj mortis kvar tagojn poste. La valideco de sia elektado ĉiam estis disputata, ĉar, kvankam la elekto estis laŭleĝa, li ne estis konsekrita pro tuja morto. Liber pontificalis ne agnoskas lin papo. Anstataŭ kontraŭpapo li estis ofte nomita "papa ephemerus" (nedaŭra papo).