Stefano la 5-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stefano la 5-a.

Stefano la 5-a
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1239 (1239-10-18)
en Buda
Morto 6-an de aŭgusto 1272 (1272-08-06) (32-jaraĝa)
en Insulo Csepel
Tombo Dominican monastery on Margaret Island vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 4-a vd
Patrino Maria Laskarina vd
Gefratoj Béla, Duke of Slavonia • Anna of Hungary • Sankta Margareta de HungarioKunegunda de Pollando • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria • Constance of Hungary, Queen of Galicia • Yolanda of Poland vd
Edz(in)o Elizabeth the Cuman vd
Infanoj Elizabeth of Hungary, Queen of Serbia • Catherine of Hungary, Queen of Serbia • Mary of Hungary • Anna of Hungary • Ladislao la 4-a • Andrew, Duke of Slavonia vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Laborkampo historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano la 5-a de Hungario (n. 1239 Hungara Reĝlando – m. 6-an de aŭgusto 1272, Ĉepel-insulo) estis reĝo de Hungario (regis 1270–72), plej aĝa filo de reĝo Béla la 4-a kaj Laskaris Maria.

Stefano estis nomumita jam junaĝe pli juna reĝo kaj princo de Slavonio. Tiam oni edzigis lin kun Elizabeto, filino de estro de la (en Hungario) setliĝintaj kumanoj. Li estis patro jam en aĝo de 16 jaroj. Li fakte regis ekde 1257 en Transilvanio, al kiu li ricevis pluajn teritoriojn en orienta Hungario, en 1262. Kiel pli juna reĝo, li gvidis sendependan propran kortegon (havis propran monon, palatinon, ks.). Li estis bona militestro: li militiris en 1266 en Bulgarion, en 1268 en Serbion. Li venis helpi al la patro en 1264–65 en armila konflikto kaj la decidan batalon ĉe Isaszeg venkis Stefano, sed la armistico fortigis la ĝistiaman staton.

Post morto de lia patro en 1270, li okupis la tronon sen kontraŭstaro, sed la malamikoj baldaŭ alianciĝis kun Otokaro la 2-a, ĉeha reĝo, kaj atakis okcidentan Hungarion en 1271. Post la komencaj sukcesoj de la atakantoj, Stefano forpelis Otokaron. Sekvajare, li volis liberigi sian beban filon (la posta Ladislao la 4-a), kiun la ribelantoj forrabis, sed li tiam abrupte mortis.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Béla la 4-a12701272Ladislao la 4-a