Stegosaŭruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stegosaŭruloj
Troveblo de fosilioj: Meza ĵurasio - frua kretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Tireoforoj Thyreophora
Infraordo: Stegosaŭruloj Stegosauria
Marsh, 1877
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La stegosaŭruloj (Stegosauria), populare stegosaŭroj, estas grupo de herbovoraj dinosaŭroj vivintaj dum la ĵurasio kaj frua kretaceo. Oni trovis iliajn fosiliojn plejparte en la norda hemisfero, unuavice en tio kio nun estas Nordameriko kaj Ĉinio. Ne estas klare kiun geografian originon ili havas; oni trovis fosiliojn de la plej fruaj stegosaŭruloj en Ĉinio, sed ankaŭ estas fragmentaj fosilioj de suda Anglio.

La genro stegosaŭro (Stegosaurus), de kiu la grupo havas sian nomon, estas la plej fama stegosaŭrulo.

Paleobiologio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj stegosaŭroj havis vicojn de specialaj ostoj, osteodermoj, kiuj fariĝis platoj kaj dornoj laŭ la dorso kaj vosto. Multaj ankaŭ havis mezajn ostojn, splatoj.

Kranio[redakti | redakti fonton]

La stegosaŭruloj kutime havis longajn, mallarĝajn kapojn kaj keratino-kovritan bekon kiu kovris la antaŭan parton de ostoj de la supra kaj malsupra makzeloj. Oni trovas similajn strukturojn en modernaj testudoj kaj birdoj. Krom la tre frua stegosaŭrulo hŭajangosaŭro (Huayangosaurus), al ĉiuj stegosaŭruloj mankis la antaŭmakzelaj dentoj[1]

Sinteno[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj stegosaŭruloj estis kvarpieduloj, kun hufecaj piedfingroj fine de ĉiuj kruroj. La antaŭkruroj de ĉiuj stegosaŭruloj post hŭajangosaŭro estis multe pli mallongaj ol la malantaŭaj kruroj. Juĝante laŭ tio ke ilian rapidecon limigus la grandeco de la malplej longaj kruroj kaj laŭ tio ke ilia grandeco malhelpus ke ili kuru dupiede, oni devas konkludi ke la stegosaŭruloj ne povis kuri rapide.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La stegosaŭruloj estis proponitaj kiel ordo ene de la klaso Reptilia far O.C. Marsh en la jaro 1877,[2] kvankam hodiaŭ oni ĝenerale konsideras ĝin infraordo aŭ subordo ene de la tireoforoj, la ordo de kirasdinosaŭroj. En ĝi estas la familioj de hŭajangosaŭredoj kaj stegosaŭredoj.

La hŭajangosaŭredoj estis frua stegosaŭrula familio kies membroj vivis de la frua ĝis meza ĵurasio. Ĝenerale ili estis malpli grandaj ol la postaj stegosaŭruloj kaj ili havis malpli longajn kaj pli altajn kraniojn. Nuntempe la sola konfirmita genro de ĉi tiu familio estas hŭajangosaŭro de Ĉinio, sed la malmulte konataj restaĵoj de regnosaŭro (Regnosaurus) de Anglio sugestas ke ankaŭ ĝi estas membro de tiu genro; ĝia malsupra makzelo tre similas tiun de hŭajangosaŭro.

La granda plimulto de stegosaŭraj dinosaŭroj kies restaĵojn oni ĝis nun trovis apartenas al la stegosaŭredoj (Stegosauridae), kiuj vivis dum la malfrua ĵurasio kaj frua kretaceo, kun unu ebla genro (Dravidosaurus) de la malfrua kretaceo. En ĝi estas la bone konata genro stegosaŭro. La familio multe disvastiĝis kaj havis membrojn tra la tuta norda hemisfero kaj Afriko.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Fosilia miksaĵo kun stegosaŭrulo (Tuojiangosaurus) kaj mezgranda teropodo (Monolophosaurus), Muzeo Field en Ĉikago

Sekvas listo de la stegosaŭrulaj genroj laŭ klasado kaj loko kie oni trovis restaĵojn:

Subordo Tireoforoj Thyreophora

Infraordo Stegosaŭruloj Stegosauria

Filogenezo[redakti | redakti fonton]

Kenneth Carpenter de la Denvera Muzeo de Naturo kaj Scienco eldonis provizoran filogenezan arbon[3] de la stegosaŭruloj en sia priskribo de hesperosaŭro. Ĉi tie, la primitiva stegosaŭrulo hŭajangosaŭro uziĝas kiel fontogrupo. Li sekve difinas stegosaŭredojn kiel ĉiuj stegosaŭruloj pli proksimaj al stegosaŭro ol al hŭajangosaŭro. La lokigo de ĉongĉingosaŭro estas necerta pro manko de datumoj.

Stegosaŭruloj Stegosauria
|--Hŭajangosaŭro Huayangosaurus
`--Stegosaŭredoj Stegosauridae
   `--+-?Ĉongĉingosaŭro Chungkingosaurus
      `--+--Ĉialingosaŭro Chialingosaurus
         `--+--+--Vuerhosaŭro Wuerhosaurus
            |  `--+--Dacentruro Dacentrurus
            |     `--Hesperosaŭro Hesperosaurus
            `--+--Tuojiangosaŭro Tuojiangosaurus
               `--+--+--Kentrosaŭro Kentrosaurus
                  |  `--Leksovisaŭro Lexovisaurus
                  `--+--Stegosaŭro Stegosaurus stenops
                     `--S. ungulatus (=?S. armatus)

Nepriskribitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj genroj trovitaj en Ĉinio kiuj havas nomojn sed ankoraŭ ne estis formale priskribitaj: Gigantspinosaurus, Changdusaurus kaj Yingshanosaurus. Ĝis la publikigo de formalaj priskriboj, ĉiu el ĉi tiuj genroj estas tiel nomata nomen nudum.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sereno, P k Z-M Dong (1992). The skull of the basal stegosaur Huayangosaurus taibaii and a cladistic diagnosis of Stegosauria. Journal of Vertebrate Paleontology 51: 318-343
  2. Marsh, O.C. (1877). "New order of extinct Reptilia (Stegosauria) from the Jurassic of the Rocky Mountains." American Journal of Science, 14(ser.3):513-514.
  3. Carpenter, K., Miles, C.A., and Cloward, K. (2001). "New Primitive Stegosaur from the Morrison Formation, Wyoming", in Carpenter, Kenneth(ed) The Armored Dinosaurs. Indiana University Press. ISBN 0-253-33964-2, 55–75.
  • Fastovsky DE, Weishampel DB. (2005) “Stegosauria:Hot Plates”, Fastovsky DE, Weishampel DB: The Evolution and Extinction of the Dinosaurs (2-a eldono). Cambridge University Press, p. 107–130. ISBN 0-521-81172-4.