Steinbach-Hallenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steinbach-Hallenberg
Blazono
Steinbach-Hallenberg (Germanio)
Steinbach-Hallenberg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036847
Poŝtkodo 98587
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066069
Politiko
Komunumestro Christian Endter
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 2
Demografio
Loĝantaro 9408 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 42′ N, 10° 34′ O (mapo)50.70055555555610.566666666667Koordinatoj: 50° 42′ N, 10° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 426 m
Areo 22,63 km²
Oficiala retejo http://www.steinbach-hallenberg.de
vdr
rigardo de la urbocentro suden
urbodomo
la mezepoka burgo Hallenburg

Steinbach-Hallenberg - prononco [ŜTAJNbaĥ HAlenberk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9408 loĝantojn. Komence de 2019 ses ĉirkaŭaj komunumoj integriĝis en la teritorion. La loĝantaro pro tio pli-malpli duobliĝis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kuracloko Steinbach-Hallenberg troviĝas en alloga mezaltmonta pejzaĝo en la valo de la rivereto Haselbach, nur kvar kilometrojn for de la migra vojo Rennsteig. La arbaraj montoj en la ĉirkaŭaĵo estas altaj inter 600 kaj 700 metroj. La loko kunfandiĝis en la kuro de jarcentoj el du separitaj setlejoj nome Obersteinbach kaj Untersteinbach. Nur en la 19-a jarcento fariĝis oficiala la nomo Steinbach-Hallenberg. Urbaj rajtoj doniĝis en 1936.

La supre de urbo situanta burgo Hallenburg (simbolo de la urbo) unuafoje menciiĝis ĉirkaŭ la jaro 1250. Ekzistas restaĵoj de la ĉefa konstruaĵo, de la belfrido kaj de la loĝejaj partoj. La pado Hallenburgweg kondukas du kilometrojn laŭlonge de la burga ruino.

La paroĥa kirko evangelia (konstruita inter 1652-68) estas frubarokaĵo kun elementoj gotikaj. Ĝi havas okcidentan turon kun ligna ĉirkaŭkonduko. En la urbo mem troviĝas kelkaj bone konserviĝintaj trabfakaĵoj el la 18-a/19-a jarcento. Vizitindas ankaŭ la muzeo pri metalmetiado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]