Steindachnera trionikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trionikso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Subordo: Kriptodiroj Cryptodira
Superfamilio: Trionychoidea
Familio: Trionychidae
Genro: Trionyx
Specio: T. steindachneri
Trionyx steindachneri
Steindachner
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La steindachnera trionikso (Palea steindachneri) el la ordo de testuduloj kaj familio de trioniksedoj troviĝas en Gŭangdong, Gŭangŝji, Junnan kaj Gujĝoŭ de Ĉinio. Ĝi kun longeco de 40-50 cm havas longan rostron kun naztruoj sur ties pinto, malgrandajn okulojn kun rondaj pupiloj kaj po unu grandan verukon ambaŭflanke de sia kolobazo. Ĝia korpo estas kovrita de mola haŭto sen kornecaj platoj. En la antaŭa rando de ĝia dorshaŭto estas vico da dikaj verukoj. Ĝia dorso estas olivverda aŭ brungriza kun nigraj makuloj kaj ventro helflava. Ĝi povas enŝovi siajn kapon kaj longan kolon en la karapacon. Ĝi posedas platajn membrojn, kiuj havas po kvin fingrojn kun tri ungoj. Membrano bone kreskanta interligas la fingrojn. La virbesto havas pli platan korpon kaj pli longan voston, kies fina parto vidiĝas el la karapaco, kaj estas tute male por la ina. La besto vivas en riveroj, lagoj, basenoj kaj pli grandaj monttorentoj de la suda parto de Ĉinio. Ĝi povas rapide eniĝi en ŝlimon ĉe akvofundo. Tage ĝi ŝatas sin sunumi surakve kaj nokte aktivadas surborde. Ĝi rapide naĝas kaj nutras sin per fiŝoj, salikokoj, kobitidoj, helikoj `kaj lumbrikoj, kaj ankaŭ akvaj herboj. Jen la lokanoj priskribas ĝian vivkutimon tiel: "Ĝi surbordiĝas dum printempa akvoŝveliĝo, kuŝas en la ombro de arbo dum varmega somero, sin kaŝas en ŝtonkaverno dum malvarmeta aŭtuno kaj ehiras en profundan lagon dum frosta vintro." Ĝi demetas ovojn inter majo kaj aŭgusto. Tiam ĝi kutime surteriĝas en nokto kaj fosas kavon ĉ. 10 cm. profundan per la malantaŭaj membroj en ŝirmita kaj sunplena loko sur plaĝo. Ĝi ĉiufoje ellasas kelke aŭ dekojn da ovoj laktblankaj kaj preskaŭ rondaj kun diametro de 2-3 cm., larĝeco de 2 cin. kaj pezeco de 10 gramoj. Post natura kovado de ĉ. du monatoj la idoj eloviĝas kaj rampas en akvon. Vintre de novembro ĝis la venonta marto la besto restas en aroj surfunde sen manĝi kaj moviĝi ĝis la alveno de varmeta printempo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.