Steinhausen ZG
| Steinhausen | |
|---|---|
| Kantono | Zugo |
| Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Zugo. |
| Koordinatoj | 47°11′50″N 8°29′10″O / 47.19722°N, 8.48611°OKoordinatoj: 47°11′50″N 8°29′10″O / 47.19722°N, 8.48611°O |
| Nombro de enloĝantoj | 9001 |
| Areo | 5,04 km² |
| Alteco | 427 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6312 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Steinhausen estas urbo komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 9001 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Steinhausen situas inter la urbo Zugo kaj la zurika distrikto Affoltern ĉe la suda fino de la Albisĉeno.
Al la komunumo Steinhausen apartenas krom la vilaĝo Steinhausen mem ankaŭ la setlejoj Bann kaj Erli.
Limoj [redakti]
Steinhausen limas en nordo al la komunumoj Knonau kaj Kappel ĉe Albis en Kantono Zuriko, en okcidento al Ĥamo, en sudo al la urbo Zugo kaj en okcidento al Baar.
Trafiko [redakti]
Steinhausen havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra la distrikto Affoltern al Zugo. La linio hodiaŭ estas servita de la antaŭurba trajnlinio S10 de la Zurika Trafik-Unio.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Steinhausen datiĝas el la jaro 1173 kiel Steinhusin. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Steinhausen estis kamparvoktejo de la urbo Zugo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||

