Star Wars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stelaj militoj)
Stelaj Militoj
La vortoj Star Wars aperas tiumaniere je la komenco de la filmoj.
La vortoj Star Wars aperas tiumaniere je la komenco de la filmoj.
plurkomunikila seriovaromarko
Originala titolo Star Wars
Produktadlando Usono
Ĝenro Sciencfikcio, kosma opero
Reĝisoro(j) George Lucas
Muziko de John Williams
vdr

Star Wars [stɑː(ɹ) wɔːz] (Esperante: "Stelaj Militoj") estas serio de naŭ sciencfantastaj filmoj, realigitaj de la reĝisoro George Lucas, pri politiko kaj militoj en alia galaksio. La filmoj estis popularegaj ekde la eldono de la unua filmo en 1977.

La filmoj estas:

Deveno[redakti | redakti fonton]

George Lucas, la kreinto de Star Wars.

Komence Stelaj Militoj estis senambicia filmo farita kun la espero rekuperi la investon, sed Lucas surpriziĝis pro tiom granda sukceso. Tri jarojn poste aperis La Imperio kontraŭatakas fine (ĉar Lucas ĝin konsideris la fina filmo) aperis la tria filmo de la serio, Reveno de la Ĵedajo.

Sed post tioma sukceso, kaj kun multaj romanoj kaj komiksoj publikigitaj pri la temo, en 1997, Lucas reeldonis la trilogion kaj komencis la filmadon de la kvara filmo (la unua kronologie), pensante fari novan trilogion kaj konsiderante Stelaj Militoj kiel la kvara filmo de la tuta seslogio.

En 2012 estis eldonita la renovigita versio de la unua epizodo en 3D. Kompanio The Walt Disney Company, kiu aĉetis Lucasfilm je 30 de oktobro, proklamis, ke ĝi planas eldoni novan epizodon de Stelaj Militoj dum 2015.

George Lucas diris pri tio: "Venis la tempo por redoni Stelajn Militojn por nova generacio de filmistoj. Mi ĉiam kredis, ke Stelaj Militoj povos supervivi min, kaj mi decidis, ke estas tre grava redoni ĝin al aliaj homoj".

Krom tio, novaj posedantoj de Stelaj Militoj pretas verki tutan trilogion, kaj ankaŭ filmoserion pri la tempo inter la III kaj IV filmoj.

Ekde 2015 novaj Stelaj Militoj eldonatos dum ĉiu somero.

La filmoj temas pri batalo inter du sistemoj (Respubliko kaj Imperio), du armeaj ordenoj (Ĵedaja kaj Sith), ekvilibro de la Bono kaj la Malbono.

Stela Ampleksigo[redakti | redakti fonton]

Post la unua trilogio, la franĉizo ampleksiĝis precipe per romanoj kaj komiksoj.

Bildliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • Star Wars de Marvel Comics (Stelaj Militoj)
  • Star Wars Empire (Imperio)
  • Star Wars Republic (Respubliko)

Libroj[redakti | redakti fonton]

Dekoj da libroj daŭrigis kaj ampleksigis la serion, multaj el ili apogataj de la entrepreno de Sr. LUCAS LucasFilm.

Komputilludoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj, inter ili:

  • Star Wars Arcade
  • Super Star Wars (Super Nintendo)
  • Return of the Jedi (Super Nintendo)
  • X-Wing
  • Tie Fighter
  • Rebel Assault
  • Rogue squadron
  • Jedi Knight
  • Star Wars Battlefront (por PlayStation 2)
  • Star Wars Battlefront II (por PlayStation 2 kaj komputilo)
  • Knights of the Old Republic
  • Knights of the Old Republic 2 The Sith Lords

Temo[redakti | redakti fonton]

"Antaŭ multe da tempo, en tre, tre malproksima galaksio...." (kiel multaj rilataj filmoj) okazis batalo inter "Hela flanko de La Forto" de la kavaliroj Ĵedajaj kaj tiu "Malhela" de la Sitoj. Komence la filmoj rakontas kiel Respubliko militas kontraŭ alveno de Imperio, kiel Anakin Skywalker iĝas Ĵedajo, kaj kiel la jam korupta Respubliko malaperas pro alveno de opresiga Galaksia Imperio, kun Palpatine kiel imperiestro helpata de Darth Vader kiuj disigos la ordenon Ĵedajan.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Nur restos kelkaj kavaliroj ekzemple Obi-Ŭan Kenobi kaj Yoda kiuj instruos Luke Skywalker (filo de Anakin) esti ĵedajo kaj batali kontraŭ la Imperio helpante la Ribelanta Alianco.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi filmserio, ĉiuj estuloj en la universo uzas unu "oficialan" lingvon, kiu nomiĝas Galaksia Baza (Galactic Basic) kaj sonas rimarkinde simile al la angla, kvankam ĝia skribita formo (Aurebesh) estas distingeble malsama. Tiel oni solvis la problemon pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj, kaj la bezonon de universala tradukilo.

En la filmserio, la ĉefaj lingvoj estas:

  • La "huta" (Huttese, en la angla), la lingvo de la Hutoj (Jabba La Huto, estas la plej fama eksterterano huta). Sonodesegnisto Ben Burtt kreis la lingvon surbaze de la keĉua, la lingvo de la inkaoj.
  • La "evoka" (Ewok, en la angla) estas la lingvo de malgrandaj eksterteranoj, la Evokoj. Ben Burtt kreis la lingvon surbaze de la tibeta. La lingvo havas multan influon de la Galaksia Baza, ekzemple, la evokaj vortoj sunee, pola kaj rueenee signifas suno, polusa kaj ruboj (sun, polar kaj ruins en la Galaksia Baza).
  • La "gungana" estas baza dialekto de planedo Naboo. Heyo-dalee! signifas Saluton! en la gungana lingvo.
  • La "tuskera" estas la lingvo de sablopopolo (Tusken Raiders).
  • "Ŝirjivuko" (Shyriiwook) estas lingvo de Vukie (Wookie), loĝantaj en fikcia planedo Kaŝjiko (Kashyyyk).
  • La "ĵavaa" estas la lingvo de malgrandaj eksterterananoj, la Ĵavaoj. Ben Burtt kreis la lingvon surbaze de la zulua.
  • "Mando" estas lingvo de famaj militistoj, la Mandaloroj. La brita aŭtoro Karen Traviss kreis la lingvon por la serio de libro Republic Commando (Respublika Soldataro), bazita je la vortoj kreitaj de Jesse Harlin por la ĥora muziko Vode An, komponita por la koncerna videoludo.

Sukceso de la serio[redakti | redakti fonton]

La sukceso de ĉi tiu serio permesis al reĝisoro LUCAS krei sian propran filmproduktantan firmaon (LucasFilm) kaj kelkajn aliajn kiel LucasArts (Komputilluda firmao) aŭ Industrial Light & Magic. Ek de la unua "Stelaj Militoj", LUCAS profitis la sukceson de la filmo por vendi t-ĉemizojn, komiksojn, tasojn, ktp inspiritaj en la figuroj de la serio.

Figuroj de Stelaj Militoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el ili…

Pli da nomoj de Star Wars (Stelaj Militoj) en Esperanto troveblas en la Traduka Projekto

Planedoj[redakti | redakti fonton]

Inter ili memoreblas…

Pli planedoj vi rekontas en Stelaj Militoj

Vi povas legi la kvazaŭplenan liston de la fikciaj planedoj el la Star Wars universo ĉe List of Star Wars Planets angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]