Steleo de Zurita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronto de la steleo de Zurita.
Dorso de la steleo de Zurita.

La Steleo de Zurita (hispane, Estela de Zurita) estas granda kaj disko-forma kantabra steleo trovita en la vilaĝo Zurita, en Kantabrio.

Ĝi estas grejsa ŝtono ĉizita kun basa reliefo. Ĝia diametro estas 2-metre longa. Ĝi estas antaŭromia kaj datiĝas je la fino de la 1-a jarcento a.K. Oni ne certe scias, ĉu temas pri pra-kantabra aŭ fru-romia monumento. Tamen certas, ke ĝi estas rustika kaj ne havas romiajn trajtojn. Oni konsideras ĝin rilata al la religio de la praaj kantabroj, kaj ĝi ankaŭ iĝis teoria argumento subtenanta hipozeton, laŭ kiu en Kantabrio ekzistis kutimoj keltiberaj aŭ similaj.

En un flanko aperas, inter bordaj samcentraj cirkloj, du armitaj militistoj, verŝajne vestitaj per peltoj. Ĉar ankaŭ aperas ĉevalo, oni pensas, ke temas pri ĉevalrajda militisto kaj ties ŝildisto. En la suba parto aperas mortinta batalanto vorata de vulturoj. Tiun ĉi scenon oni konsideras rilata kaj al kelt-devena kulto al suno a kutimo, kaj al akompanantaro de milita dio. Tiu ĉi sceno aperas ree en aliaj iberaj monumento, ekzemple kelkaj ceramikaĵoj de Numanco. En ĉi tiu kazo, verŝajne oni montras antaŭromian kutimon: oni honore lasis la kadavron de mortinto dum batalo kaj ne subterigis ĝin por, ke ties animo atingu paradizon.

En ties dorsa flanko, ankaŭ inter samcentraj cirkloj aperas geometriaĵoj kun astrologia simboleco, kiuj reprezentas kreskajn lunkvaronojn. Eble ĝi montras tiun paradizon, al kiu la mortinto alvenu.

Bildo de tiu ĉi steleo aperas en la blazonŝildo de la municipo Piélagos, kie situas la vilaĝo Zurita. Tamen oni scias, ke la steleo estis transportita el alia loko, eble el la proksima Valo de Buelna, kie aliaj grandaj steleoj enhavas similajn trajtojn al tiu de Zurita.

Nuntempe ĝi apartenas al la Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio, en Santandero.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]