Stelkoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stelkoturno
Stelkoturno
Stelkoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. stellatus
Odontophorus stellatus
(Gould, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stelkoturno (Odontophorus stellatus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Sed ankaŭ ĉe inundeblaj teroj kaj arbaraj zonoj intermezaj je altitudoj sub 1050 m. Ĝia kutima habitato situas je pli malalta altitudo (400 m en Ekvadoro). Ĝi estas disvastigata en la tropikaj arbaroj de okcidenta Amazonio. Ili loĝas fakte en sudorienta Ekvadoro, pleja nordokcidenta Peruo, en Brazilo norde de Amazonio kaj oriente de la Rivero Madeira krom la najbara parto de Bolivio.

Aspekto

Tiu specio estas malgranda koturno 24 al 28 cm longa kaj ĉirkaŭ 315 gr peza. Tiu specio havas plumojn relative longajn krone kiuj formas evidentan kreston malantaŭkape. La fortika beko estas nigreca ĉe la plenkreskulo, ruĝecflava ĉe junulo. La iriso estas malhelbruna, la nuda ĉirkaŭokula haŭtaĵo flavecoranĝa, sed tiu karaktero ne estas tre evidenta. La kruroj estas grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj.

Ĉe maskla plenkreskulo la kresto estas ruĝecbruna kaj la frunto malhelbruna. Plej parto de la kapo, de la gorĝo, de la kolo kaj de la dorso estas griza. La resto de la subaj partoj havas ruĝecbrunan nuancon kun nigreca strieco ĉe pugo kaj fajna strieco blanka ĉe flankoj. La dorso estas fajne ornamata de olivecbruna strieco, pli hela kaj pli uniforma ĉe pugo kaj flugiloj. La plenkreska ino estas sufiĉe identa al sia partnero, sed la krono estas nigrecbruna kaj ne ruĝecbruna.

Kutimaro

Temas pri timida kaj diskreta specio, kiu detekteblas nur pro siaj ripetataj alvokoj ĉe la krepusko. Ili vivas en malgrandaj aroj de 5 al 8 individuoj surgrunde de arbaroj kie ili priserĉas la mortintan foliaron serĉe de insektoj kaj falintaj fruktoj. Ili kaŝiĝas en ŝirmejoj kutime inter densa vegetaĵaro kaj tiele ili estas videblaj nur kiam ili trapasas padojn aŭ malfermajn areojn piedire laŭ linioj. Ege timeme, kaŝiĝas post minimuma averto de danĝero.

Referencoj