Stellenbosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stellenbosch
urbo
Administrado
Poŝtkodo 7600 • 7599
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 33° 56′ S, 18° 52′ O (mapo)-33.93666666666718.861388888889Koordinatoj: 33° 56′ S, 18° 52′ O (mapo) [+]
Alto 136 m [+]
Areo 8,24 km² ( 824 ha) [+]
Stellenbosch (Sud-Afriko)
Stellenbosch (Sud-Afriko)
DEC
Stellenbosch
Stellenbosch
Situo de Stellenbosch

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stellenbosch [+]
vdr


StellenboschOaks-urboEikestad (pro la granda nombro da kverkoj) estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Okcidenta Kablando. Ĝi estas malnova kaj grava universitata urbo.

Mapo de Okcidenta Kablando, kie Stellenbosch estas trovebla proksime de Kaburbo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strato en Stellenbosch
Vitejo ĉe Stellenbosch

Stellenbosch situas en valo laŭ rivero Eerste en la suda parto de la lando. Paarl troviĝas 25, Kaburbo 40, Port Elizabeth 621, Bloemfontein 877, Durbano 1234, Johanesburgo 1236, Pretorio 1286 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stellenbosch estis fondita en 1679. En 1682 jam municipo formiĝis. En 1690 hugenotaj rifuĝintoj ekloĝis en Stellenbosch. En 1710 granda incendio okazis. La unua lernejo estis malfermita en 1683, mezlernejo en 1860, gimnazio en 1866, fine universitato en 1918. En la fruaj tagoj de la dua brita-bura milito (1899-1902) Stellenbosch estis unu el la britaj armeaj bazoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Stellenbosch estas la primara loko por la vinkultivado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stellenbosch havas bonajn kontaktojn al aŭtovojoj de Kaburbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nederlanda loĝdomo
Preĝejo en Stellenbosch
Muzeo en Stellenbosch

Stellenbosch havas mediteranean klimaton idealan por vinkultivado. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 20 °C. Neĝo vidiĝas vintre nur sur la ĉirkaŭaj montoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • muzeo
  • anglikana preĝejo de Sankta Maria
  • nederlanda preĝejo
  • malnovaj nederlandaj loĝdomoj
  • 2 natur-rezervejoj en la proksimeco

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝloko de Christiaan Hendrik Persoon estas Stellenbosch.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo de Stellenbosch
Anglikana preĝejo de Stellenbosch