Stelo de Siera-Leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Stelo de Siera-Leono (angle: Star of Sierra Leone) estas la ĝis nun plej granda kruda diamanto trovita en Siera-Leono. Oni elterigis ĝin la 14-an de februaro 1972 el la "Dominica"-minejo en Siera-Leono. Ĝi estis 968,9 karatojn peza kaj tiel la tria plej granda iam trovita kruda diamanto.

La Stelo de Siera-Leono estis aĉetita de Harry Winston kaj distranĉita je 17 ŝtonoj, 13 el ili estas sendifektaj. La plej granda ŝtonero (143,2 karatoj) ne estis sendifekta kaj estis poste denove distranĉita. La plej granda sendifekta ŝtonero estas 53,96 karatojn peza. Ses ŝtoneroj estis kunmetitaj por formi broĉon ("Stelo de Siera-Leono"-broĉo).