Stargate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stelpordo)
Stelpordo
plurkomunikila serio
Originala titolo Stargate
Produktadlando Francio Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 28-a de oktobro 1994
Daŭro 121 minutoj
Ĝenro Sciencfikcio
Reĝisoro(j) Dean Devlin
Scenaro Roland Emmerich, Dean Devlin
Muziko de David Arnold
vdr

Stargate (“Stelpordego”) estas filmo de Roland Emmerich kaj samtemaj televidaj serioj (Stargate SG-1, Stargate Atlantis kaj Stargate Universe) de Brad Wright kaj Jonathan Glassner.

La vorto, sinonimo de punkto de salto, estis uzita en la sciencfikcia literaturo antaŭ la kreado de la unua filmo, interalie en la komikso Legion of Super-Heroes publikigita de DC Comics.

Elsendo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis elsendita dum 27-a de septembro 1997 sur la usona reto Showtime kaj poste sur Sci-Fi.

En Francio, la televida serio estis elsendita ekde 27-a de februaro sur Série Club kaj ekde 10-a de januaro 1999 sur M6.

La serio estas elsendita en Belgio sur la unua kanalo de la RTBF kaj ekde kelkaj jaroj sur M6 satelite.

Historio[redakti | redakti fonton]

desegno de la stelpordego

Stargate estas fikcio pri la vojaĝoj inter planedoj de la galaksio (ekzemple la fikcia planedo Abydos) per aparato nomigita stelpordo.

La herooj, anoj de la usona aerarmeo, esploras la galaksion per unu el la pordegoj malkovritaj sur la Tero (en 1928 sur la altebenaĵo de Gizo). Ili malkovradas strangajn civilizaciojn, kaj ĉefe tiun de la parazitaj eksterteruloj nomitaj Goa'uld kiuj sklavigas la galaksion. Post la malkovro de Goa'uld, la esploristoj kontraŭbatalas ilin.

Kontraŭe de la plejparto de sciencfikciaj filmoj kaj televidserioj pri esplorvojaĝoj en la galaksio, la agadoj okazas ne en la estonteco sed en nia epoko.

Inspiro[redakti | redakti fonton]

La principo de eksterteraj civilizacioj, kiuj venis al la Tero por sklavigi la homojn kaj por iĝi iliaj dioj, venas de la teorioj de Zecharia Sitchin.

Mitaroj kaj religioj[redakti | redakti fonton]

En la fikcia universo de Stargate, la eksterteruloj de la specioj Goa'uld kaj Asgard havas nomojn kiuj devenas de dioj de diversaj mitaroj.

Evoluo de la universo de Stargate[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la marko Stargate[redakti | redakti fonton]

  • 1994: Kreo de la filmo Stargate.
  • 1997: Unua serijaro de la televidserio Stargate SG-1.
  • 2002: Kreo de la desegnofilmo Stargate: Infinity.
  • 2004: Unua serijaro de la televidserio Stargate Atlantis.
  • 2005: Naŭa serijaro de Stargate SG-1 kiu renoviĝas post la kolapso de la Goa'uld-imperio.
  • 2007: Fino de la televidserio Stargate SG-1 post 10 serijaroj.
  • 2007: Kreo de la filmo Stargate: The Ark of Truth.
  • 2007: Kreo de la filmo Stargate: Continuum.

Evoluo de la historio[redakti | redakti fonton]

Derivitaj serioj[redakti | redakti fonton]

La serio Stargate SG-1 estas la fonto por tri derivitaj serioj: animacia la serio Stargate: Infinity (2002), Stargate Atlantis (2004) kaj Stargate Universe (2009).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]