Stenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stenio estas epoko de la Proterozoiko kaj komencis antaŭ 1.200 milionoj da jaroj kaj finis antaŭ 1.000 milionoj da jaroj. Kun Stenio finiĝis la Mezoproterozoiko kaj komenciĝis la Neoproterozoiko. Dum la epoko de Stenio formiĝis la superkontinento Rodinio (nomita laŭ rusa vorto signifanta hejmlando).

La Proterozoiko estas la eono antaŭ la Fanerozoiko, do antaŭ la Kambria eksplodo, kiam dum rimarkinde mallonga tempo multaj vivaĵoj evoluis, kies fosialjn restaĵojn oni ankoraŭ hodiaŭ trovas. Kontraste al tio en la Proterozoiko nur malmultaj trovajlokoj estas konataj, kiuj krome estas malfacile enordigeblaj. Pro tio la stratigrafia skaligo je periodoj kaj epokoj de tiu eono estas tre malfacila.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]