Stenotipado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skribarto > Steno < Stenotipado

Stenotipado estas steno-metodo farita per maŝino nomita stenotipo. Oni depremas klavojn aŭ unuope aŭ grupe por reprodukti aŭ simbolojnliterojn (dependas de la cela lingvo). Tiuj simboloj reprezentas kaj literojn, ciferojn, silabojn, vortojn, eĉ frazpartojn kaj frazojn, laŭ volo de la stenotipisto.

La stenotipisto povas skribi la simbolojn sur longa mallarĝa papero per inko. Poste, oni transskribas la simbolojn en la celan lingvon per aŭ tajpmaŝinokomputilo en la bezonatan normon.

Alia metodo estas rekta transskribo per komputilo. Oni povas uzi stenotipon uzante ian specon de komputila memoro. Post la stenado, la stenotipisto enŝutas la datumon en komputilon kaj speciala softvaro konvertas ĝin en la celan lingvon. Ankaŭ estas metodo de rekta transskribo per kio la transskribo estas aŭtomate farita dum kiam la stenotipisto skribas. La stenotipo estas konektita al la komputilo kaj per speciala softvaro la transskribo aperas surekrane post du aŭ tri sekundoj en la celan lingvon.