Stentora kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stentora kanbirdo
Stentora kanbirdo
Stentora kanbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. stentoreus'
Acrocephalus stentoreus
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stentora kanbirdo (Acrocephalus stentoreus ) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ili reproduktiĝas el Egiptio orienten tra Afganio, Pakistano kaj plej norda Barato al suda Ĉinio, sudorienta Azio kaj suden al Aŭstralio. Estas ankaŭ endemia raso en Srilanko.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Plej parto de populacioj estas loĝantaj birdoj, sed la birdoj reproduktantaj en Pakistano, Afganio kaj norda Barato estas migrantaj, kiuj vintrumas en duoninsula Barato kaj Sri-Lanko.

Tiis paserina birdo estas specio troviĝanta en grandaj kareksejoj, ofte kun kelkaj arbustoj. La ino demetas 3-6 ovojn en kestonesto en kanejo.

Ĉe Nalban en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Stentora kanbirdo estas granda turdecgranda birdo 18-20 cm longa. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj blankecajn subajn partojn. La frunto estas ebeneca kaj la beko estas forta kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de kanbirdoj. Ĝi estas tre simila al la Turda kanbirdo, sed tiu specio havas pli kolorajn subajn partojn.

Estas kelkaj rasoj diferencaj laŭ nuancoj en plumaro. La migranta norda raso havas la plej brunajn suprajn partojn, kaj la endemia srilanka subspecio estas la plej malhela formo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, ankaŭ la Stentora kanbirdo estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn predojn.

La kanto estas laŭta kaj aŭdebla de malproksime, sed malpli raŭka ol tiu de la Turda kanbirdo. Ĝi estas malrapida, babileca kerit-kerit-kerit kun tipaj akrocefalecaj fajfoj kaj aldone iom da voĉimitado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52513, Acrocephalus stentoreus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Warblers of Europe, Asia and North Africa de Baker, ISBN
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN