Stepan Bandera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stepan Bandera

Stepan Andrijoviĉ Bandera estis fama Ukraina naciisto, kiu donis sian nomon al banderanoj. Li naskiĝis la 1-an de januaro de 1909 kiel unu el ses infanoj de grekkatolika pastro en vilaĝo Staryj Uhryniv ĉe urbo Stanisławów (nun - Ivano-Frankivsk). Abiturientiĝinte li komencis studi agrikulturan fakultaton de Alta lernejo politeknika en Lvivo. Sed plimulton de siaj fortoj li dediĉis al politika agado, al ideo de batalo por memstara Ukrainio. Li komencis labori en Ukraina Armea Organizo (pole : Ukraińska Wojskowa Organizacja) (UAO) kaj li aniĝis en Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN).

OUN estis fondita en Vieno en januaro de 1929. Ĝi ligis krom alia al tradicio de legio de Ukrainaj Siĉaj Pafistoj (USP), ki estiĝis en la jaro 1914 enkadre de aŭstria armeo. La unua reprezentanto de OUN estis Jevhen Konovalec, la dua ekde la jaro 1938 Andrij Melnik, nur en la jaro 1941 la ĉefa gvidanto de OUN fariĝis Stepan Bandera.

Antaŭe Bandera enviciĝis en gvidantaron de OUN kaj li komandis al la tuta branĉo en okcidenta Ukrainio. En la jaroj 19321934 li komencis en tiu ĉi teritorio batalagadon. Dum Konovalec rifuzis politikan teroron, en la teritorio, en kiu komandis Bandera, terorismo fariĝis la ĉefa rimedo de la batalo sub moto de liberigado de Ukrainio. Escepto estis eĉ ne murdoj de anoj de mala tendaro – de direktoro de lernejo en Lvov, pola ministro de internaj aferoj Bronisław Pieracki.

Post tio, kiam Hitler atakis Sovetunion, kelke da miloj (preskaŭ du cent mil) da banderanoj ekiris el la okcidenta Ukrainio orienten. Ili volis antaŭkuri germanojn kaj proklami sendependan Ukrainion. Hitler de komence lasis kelkajn paŝojn sen protesto, sed fine Bandera estis la 30-an de junio de 1941 arestita kaj malliberigita. Lia forto evidente vekis ĉe nazioj timon.

Sed en la jaro 1944 germanoj intencis la soldatojn de Bandera eluzi. Ili tralasis ilian komandanton el la malliberejo esperante, ke helpe de liaj armitoj ili pli facile sukcesos rekonkeri jam unufoje perditajn teritoriojn. Fakto estas, ke Bandera mem neniam kunlaboris kun nazioj (diference de kelkaj komandantoj en liaj taĉmentoj). Li retiriĝis en Munkenon, de kie li gvidis eksterlandajn taĉmentojn de OUN.

En la tempo, kiam la soldatoj nomataj banderanoj moviĝis tra teritorio de Moravio, Stepan Bandera loĝis do en la ĉefurbo de Bavario. Lia vivo pli malfrue, la 15-an de oktobro en la jaro 1959, finiĝis sur ŝtuparoj de munkena domo. KGB-agento Bohdan Staŝinski mortigis lin per vaporoj de hidrogena cianido. Poste Staŝinski estis kaptita en Germanio kaj, post juĝo, malliberigita por 8 jaroj. Tamen multaj agnoskis, ke la ĉefa kulpanto pri morto de Bandera - Rusiaj sekretaj servoj - ne estas punita.

Post estiĝo de sendependa Ukrainio nomo de S. Bandera vekis multajn disputojn. Kelkaj samlandanoj de Bandera vicigas lian nomon sur piedestalon de naciaj herooj pro lia sindona lukto por Ukrainia sendependeco. Aliaj agnoskas, ke liaj praktikoj de la nacie liberiganta batalo envicigas lin prefere en tendaron de teroristoj.

Heroo de Ukrainio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de januaro 2010 la ukraina prezidento Viktor Juŝĉenko, pro senrompeco de spirito kaj heroeco titoligis Stepan Bandera-n kiel Heroo de Ukrainio. Ĉi tio estas la plej grava ukrainia premio. La premion ricevis nepo de la titolito, kiu havas saman nomon Stepan.

Kelkaj landoj, kiel Rusio, kaj organizaĵoj, kiel komunistoj, protestis tiun decidon de ukraina prezidento.

Citaĵo
« La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj »

.

  • En Ĉeĥio, tamen, la reago al decido de Juŝĉenko ne estas tiom unuvoĉa. Kelkaj ĉeĥaj politikistoj apogas la decidon kaj kelkaj eĉ komparis Bandera kun fama ĉeĥa ribelulo Jan Žižka[3].
  • Kontraŭ la decido ankaŭ forte protestis Centro de Simon Wiesenthal, la plej granda juda rajtodefenda organizaĵo[4]. La 30-an de januaro 2010 ĝi sendis leteron al ambasadejo de Ukrainio en Usono, kiu esprimis "profundan abomenon pro la honoroj, kiujn ricevis Bandera, kiu kunlaboris kun nazioj dum komenco de la Dua Mondmilito kaj kies sekvantoj respondecas pri mortigoj de miloj de judoj kaj homoj de aliaj naciecoj".

En Ukrainio mem la decidon forte apogis patriotoj, sed ĝi ankaŭ vokis nemultajn protestojn, aparte inter judaj organizaĵoj kaj maldekstraj pro-Rusiaj politikaj partioj. La ĉefa rabeno de Ukrainio Moŝe Reŭven Asman, kiu antaŭe ricevis ordenon "Por meritoj de 3-a grado" de Ukrainio, decidis redoni la dekoracion post premiado de Bandera[5], kaj unu el membroj de Progresa Socialista Partio de Ukrainio Konstantin Zarudnev publike bruligis sian ukrainan pasporton por esprimi proteston[6].

Post elekto de Viktor Janukoviĉ kiel nova prezidento de Ukrainio, Stepan Bandera (la nepo) proponis al li, ke li redonos la dekoracion, tiom damaĝan por reputacio de Ukrainio, se Janukoviĉ rifuzos sian multekostegan rezidencon "Meĵigorje".[7] Reago de Janukoviĉ ankoraŭ ne estas sciata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://rus.newsru.ua/ukraine/24jan2010/zasoromylysa.html
  2. http://rus.newsru.ua/ukraine/05feb2010/ka4ynskyj.html
  3. http://rus.newsru.ua/ukraine/24jan2010/zhyzhka.html
  4. http://rus.newsru.ua/ukraine/30jan2010/zydy_proty.html
  5. http://rus.newsru.ua/ukraine/02feb2010/rabyn_vidmova.html
  6. http://rus.newsru.ua/ukraine/24jan2010/progress.html
  7. http://glavred.info/archive/2010/03/15/142744-18.html