Stepan Olijnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stepan Olijnik
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1908 (1908-03-21)
en Ujezdo Balta
Morto 11-an de januaro 1982 (1982-01-11) (73-jaraĝa)
en Kievo
Tombo Baikove Cemetery
Lingvoj rusaukraina
Ŝtataneco ukraina lingvoUkraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Sovetunio
Alma mater K. D. Ushynsky South Ukrainian National Pedagogical University
Okupo
Okupo poeto • politikisto • prozisto • ĵurnalisto
vdr

Stepan Olijnik, en ukraina Степан Іва́нович Олі́йник (3a de aprilo 190811a de januaro 1982) estis ukraina poeto-humuristo, satiristo, ĵurnalisto.

Stepan Olijnik naskiĝis la 3an de aprilo 1908 en vilaĝo Pasiceli, provinco de Odeso de Ukrainio en kamparana multfila familio. Post la kvara klaso de lernejo la patro sendis Stepanon al lernejo en Odeso kiu portas nomon de poetino ukraina Lesja Ukrainka.

Kiam la patro en 1930 estis reprezaliita de diktatora reĝimo de Stalino, Stepano estis jam studanto de pedagogia instituto, sed kiel la filon de "malamiko de popolo" oni forigis el altlernejo. Stepano iĝis ŝipa direktilisto. Post unu jaro li sukcesis returni al instituto kaj poste estis arestita por humurplenaj publikaĵoj en universitata gazeto. Sed la jaro 1931 ne estis tiom kruela kiom 1937, oni liberigis Stepanon. Aldone lia gardisto dum aresto forprenis la agendon kun versaĵoj de Stepano kaj iĝis lia adepto.

En 1934 Stepano Olijnik finis la pedagogian instituton kaj estis dum kelkaj jaroj korespondanto de loka gazeto. Dum dua mondmilito estis fronta korespondanto de diversaj gazetoj. Poste dum jardekoj laboris en tutukraina humura revuo "Perec" ("Pipro").

La faktoj, kiujn uzis Olijnik en siaj verkoj, estis tiom tipaj, ke la homoj rekonis ilin mem en liaj publikaĵoj. Okazis, ke post publikaĵo oni telefonis al li el prokurorejo kaj petis la adreson de la alta oficisto, kiu hontiĝis per maldignaj aferoj. Oni timis ŝercojn de Olijnik, tamen respektis lin.

La fama soveta reĝisoro Leonid Gajdaj prenis temon de sia filmo "Hundo Barboso kaj nekutima kroso" el verko de Olijnik. La komedian filmon aĉetis dekoj de landoj en tuta mondo. Ĝi obtenis altan pritakson de filmfestivalo en Cannes (Francio).

Oni atribuis al la verkisto Ŝtata Literatura Premio de Soveta Unio.

Oni eldonis la verkojn de Stepan Olijnik en kvarvoluma kolekto.

Oni fondis literaturan premion de Ukrainio kaj bonfaran fondon nome de Stepan Olijnik.

Stepan Olijnik mortis en 1982 en Kievo.

En 1990 oni nomigis straton en Kievo honore de Olijnik.

Ekzemplo de lia versaĵo (tradukis Ivano Kossey):

Heroa savanto.

En granda rivero knabino dronadis,

El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.

La homoj nervumis: sed kio okazos?

La povra knabino sensence fordronos!

Subite bravulo en akvon ensaltis,

Kuraĝe kaj noble knabinon li savis.

Sed kiu kuraĝo! – amaso triumfis –

En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!

Dum li kaj knabino la vestojn ŝanĝadas,

La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.

Bravulo respondas: nur devon mi faris,

Floreton belegan senpense mi savis.

Meritas mi gloron, dekoron, afablon,

Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • "Stratoj de Kijev", Informilo. Eldonejo UE, Kiev-1995 (en ukraina: «Вулиці Києва, Довідник» УЕ, Київ-1995)
  • Kievskie vedomosti Nro 226 (3031), merkredo, 15 oktobro 2003 (en la rusa: Киевские ведомости № 226 (3031), Среда, 15 Октября 2003).