Stepan Rudanskij
El Vikipedio
| Stepan Rudanskij | |
|---|---|
| ukraina poeto | |
| Naskiĝo | 6-a de januaro 1834 Podolio, Ukrainio |
| Morto | 3-a de majo 1873 Jalto, Ukrainio |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Stepan RUDANSKIJ ukraine Степан Руданський (6-a de januaro 1834 — 3-a de majo 1873) estis ukraina poeto. Naskiĝis en Podolio en la familio de la pastro. Lernis en Podolia seminario. Pro la konflikto kun la patro li translokoĝis en Peterburgo, kie lernis en Medicina akademio. Tie konatiĝis kun la verkoj de Ivan Kotlarevskij, Taras Ŝevĉenko, kun ukrainaj verkistoj, kiuj eldonis revuon "Osnova". La unuaj verkoj publikigis en 1859 en Peterburgo. De 1861 laboris kiel kuracisto en Jalto, Krimeo. Tie ekinteresiĝis pri arkeologio kaj etnografio. Verkis poemojn, kantojn kaj humur-versojn (ukraine - spivomovka). Mortis en Jalto pro ftizo, enterigita en Masandra tombejo.
Liajn poemojn esperantigis Andreo Rogov, Vladimir Samodaj, Volodimir Pacjurko, Kris Long.


