Stepglareolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stepglareolo
Naumann Glareola pratincola Glareola nordmanni.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Glareolo Glareola
Specio: G. nordmanni
Glareola nordmanni
Fischer von Waldheim, 1842
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La StepglareoloNigroflugila glareolo, Glareola nordmanni, estas vadbirdo de la familio de glareoloj, nome Glareoledoj de la ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas birdoj de malferma kamparo kaj videblas ofte ĉe akvo vespere gvatante insektojn. Tiuj glareoloj troviĝas en plej varmaj partoj de sudorienta Eŭropo -Ukrainio kaj suda Rusio- kaj sudokcidenta Azio. Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en tropika Afriko sude kaj okcidente. Ili estas raraj norde aŭ okcidente de ilia reprodukta teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri vadbirdo de specifa konturo, inter 23 kaj 26 cm longa, enverguro de 60 ĝis 68 cm kaj pezo de 85 ĝis 105 g.

Ili havas mallongajn krurojn, longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra, sed iome ruĝa -multe malpli ol ĉe la Kolumglareolo- en komenco de ambaŭ makzeloj. La kapo, brusto kaj dorso estas grizbrunaj kaj la flugiloj estas grizbrunaj kun pli malhela pintoduono; pro tio stare la flugilpintoj kaj vosto ŝajnas nigraj. La ventro kaj la pugo estas blankaj. Plej diferenciga eco de la plumaro estas flava gorĝo ekde la bekobazo kaj granda nigra okulo kun hela ĉirkaŭringo. Tiu flava gorĝo estas limita de nigra bordostrio ne tiom videbla en vintra plumaro. La kruroj estas nigrecaj.

Dumfluge la Stepglareolo montras similan konturon al Hirundoŝterno kaj aliaj ŝternoj, sed tiuj estas ĝenerale pli helaj. Pli precize tiu konturo konsistas el longaj kaj angulaj flugiloj kaj tre forkoforma pinta vosto. Pli precize supre estas grizbrunaj dorso kaj flugiloj, kiuj estas nigraj en pintoduono. Estas ankaŭ blankaj la pugo kaj eksteraj bordoj de la vosto, dum internaj bordoj kaj supra vosto estas nigraj. Sube la ventro aperas blanka kaj la vosto tre pinta ĉu dupinta ĉu ununurpinta. La subflugiloj aperas brunaj kaj unukoloraj, ĉar anstataŭ ruĝoranĝa trianglo en antaŭa unua duono kiel ĉe la Kolumglareolo, la Stepglareolo montras malhelbrunan parton kio nomigas la specion kiel Nigroflugila glareolo.

Estas malfacile diferencigi la Kolumglareolon el tiu pli rara glareolo kia la Stepglareolo same ekzistanta en samaj regionoj, sed kiu diferenciĝas ĉefe pro tiu malhelbruna parto kaj manko de blanka bordo en flugiloj. Tamen tiu diferenciĝo ne estas facila ĉekampare ĉar ruĝkolora parto de la Kolumglareolo povas aspekti malhelbruna aŭ eĉ nigra.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio nestas en kolonioj da dekoj kaj eĉ centoj da paroj en malferma kamparo, plej ofte apud akvo. La ino demetas 2-4 ovojn surgrunde en truo kovrita de neordigita seka planta materialo. Ambaŭ gepatroj kovas.

Ties plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas ties predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, foje en aroj de ĝis centoj, kvankam ili povas sinnutri ankaŭ surgrunde per rapida kurado. Ties mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado. Temas pri krepuska birdo. Estas ankaŭ socia birdo en multnombraj aroj foje kun la Kolumglareolo.

La voĉo estas imila al tiu de la Kolumglareolo, sed pli mallaŭte.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de tiu specio rememoras la finnodevenan zoologiston Alexander von Nordmann.

la Stepglareolo estas specio protektita de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]