Stephan Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephan Lang
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1945
en Transilvanio
Morto 13-an de decembro 2008
en Nederlando
Nacieco hungaro
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj De Mollenjager (La talpoĉasisto)
Stephan Lang
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1945 (1945-08-16)
en Cămin
Morto 13-an de decembro 2008 (2008-12-13) (63-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stephan LANG (origine Lang István) (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1945, mortis la 13-an de decembro 2008) estis transilvania nederlandlingva verkisto, kiu dum longa periodo de sia vivo loĝis en Nederlando.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Stephan Lang naskiĝis kiel Lang István en la hungara vilaĝo Kálmánd. Du jarojn poste lia naskiĝloko estis aldonita al Rumanio kaj estis renomita al Camin. Kiel studento en filozofio kaj juna verkisto li estis arestita de Securitate, la rumana sekreta polico. Li eksciis de interne, kio estas la torturĉambroj de la sekretaj servoj. Post kiam li estis liberigita, li ricevis malpermeson eldoni aŭ eldonigi siajn verkojn. Tri jarojn poste li sukcesis eskapi la diktaturon de Nicolae Ceauşescu tra Hungario al Jugoslavio.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1975 Stephan Lang loĝis en Hago kaj studis en la Lernejo por Ĵurnalistiko en Utreĥto. Lang verkis eseojn kaj artikolojn pri la politika evoluo de Rumanio. Liaj plej famaj romanoj estas De Transsylvanische Bruiloft (La transilvania geedziĝo) kaj De Mollenjager (La talpoĉasisto). En lia unua romano La transilvania geedziĝo li priskribas sian fuĝon de malantaŭ la fera kurteno al Nederlando. En La talpoĉasisto (romano tradukita el la nederlanda al la hungara, ukraina kaj al Esperanto) li reliefigas ĉefe siajn gepatrojn. La scenejo de la intrigo estas malgranda transilvania vilaĝo, nelonge post la ekzekuto de Ceauşescu en 1989. Viro, kromnomata la talpoĉasisto (Stephan Lang mem), kiu fuĝis el Rumanio en 1975, revenas al la vilaĝo por lastfoje renkonti sian mortantan patrinon.[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter van Teeffelen, gvidanto de Avantiproductions.
  2. Donald Broadribb en Monato, decembro 2008, p. 23.