Stephen Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Stephen Gray. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Gray.
Stephen Gray
Persona informo
Nomo Stephen Gray
Loko de naskiĝo Canterbury
Loko de morto Londono
Okupo
v  d  r
Information icon.svg

Stephen Gray [Gre] ( nekonata naskiĝdatonaskiĝis en Canterbury) estas angla kemiisto kaj astronomo. Li mortis en Londono, la 7-an de februaro 1736, dum sia 70-a vivjaro.

Li estis angla tinkturisto plej konata pro sia laboro en astronomio kaj fiziko. Li estis la unua, kiu sisteme eksperimentis la elektran konduktivon anstataŭ nur ekzameni la kreadon kaj la efikon de elektrostatikaj ŝargoj. Li ricevis la medalon Copley en 1731.

Liaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Gray naskiĝis en Canterbury en la graflando Kent. Post mallonga edukado, li iĝis metilernanto de sia patro, kaj poste de sia unuenaskita frato kiel tinkturisto. Tamen lia intereso atentiĝis pri natura historio, kaj aparte pri astronomio. Li sin edukis kiel aŭtodidakto sur tiaj komenciĝantaj sciencoj de iama epoko. Por tia tasko, li estis precipe helpita dank'al riĉaj amikoj de Kent, kiuj permesis lin trafi iliajn bibliotekojn kaj iliajn sciencaj aparatoj. Dum tiama tempo, scienco estis precipe ŝatokupo por riĉuloj.

La astronomo[redakti | redakti fonton]

Li konstruis siajn proprajn optikajn lensojn kaj unu teleskopon. Per tiu instrumento, li produktis multajn malĉefajn eltrovojn, precipe en la kampo de sunmakuloj. Li gajnis bonan reputacion pro la precizeco de siaj observoj. Kelkaj el liaj rezultoj estis eldonitaj de la Reĝa Societo de Londono danke al la interveno de amiko, Henry Hunt, kiu laboris por la sekretariaj aferoj de tiu scienca societo.

Ĉi tiaj laboroj altiris la atenton de John Flamsteed (kiu estis ligita al kentaj amikoj de Gray), la 1-a reĝa astronomo, kiu estis konstruanta la novan Reĝan Observatorion de Greenwich. Flamsteed estis kreanta detalan kaj precizan mapon de steloj, esperante, ke ĝi solvu la problemon pri la determinado de longitudoj por la ŝipistoj. Gray helpis lin per multnombraj observoj kaj kalkuloj, pri kiuj li verŝajne ne estis perlaborita.

Gray kaj Flamsteed amikiĝis kaj regule korespondis, ŝajnas, ke tio originis problemojn al Gray, malpermisante ke li estu formale akceptita de la scienca mondo. Flamsteed tiam partoprenis en longa kverelo kun siro Isaac Newton pri atingo al preparaj datumoj de la stela karto. Tiu disputo iĝis milito de frakcioj ene de la Reĝa Societo de Londono, en kiu Neŭtono estis la venkinto (virtuale ekskludante Flamsteed-n kaj liajn amikojn) dum jardekoj.

Gray laboris sur la dua astronomia observatorio en Kembriĝo, sed ĝi estis tiel maladministrita de Roger Cotes (amiko kaj kunlaboranto de Neŭtono), ke la projekto fiaskis; Gray havis neniun alian alternativon ol reveni al sia komerco de tinkturo. Tamen lia sano estis fraĝila, kaj post nelonge li iras al Londono por asisti doktoron Theophilus Desaguliers, membro de la Reĝa Societo, qui lekciis en Granda Britio kaj en la kontinento, pri novaj sciencaj eltrovoj. Eblas, ke Gray ne estis perlaborita, sed profitis de tranoktoj kaj manĝaĵoj.

Malriĉeco ekestis al Stephen Gray. Dank'al streboj de John Flamsteed kaj de siro Hans Sloane, li akiris pension en la londona Charterhouse[1], domo por malriĉaj homoj, kiuj servis sian patrujon. Dum tia tempo, li komencis siajn eksperimentojn pri statika elektro per vitra tubo.

Eltrovo de konduktivo[redakti | redakti fonton]

Dum iu nokto, en sia ĉambro de Charterhouse, li notis, ke korko, fiksita al la fino de lia tubo por protekti ĝin kontraŭ malsekeco kaj polvo, generas altirantan forton sur pecetoj de papero kaj de pajlo post frotado de la tubo. Kiam li plivastigis sian eksperimenton per lignopeco plantita en la korko, la elektra ŝargo vidiĝis al la fino de la ligno « avec plus de vigueur que le liège » (pli vigle ol per korko). Li provis kun pli longaj nadloj, kaj finfine aldonis longan draton ĉe ĝia fino kun ebura bulo. Dum tia procezo, li eltrovis, ke la elektra virto povas moviĝii, kaj ke la ebura bulo altiras malpezajn objektojn same ol la vitra tubo. Gray ŝanĝis sian ekxperimenton por uzi ferajn kaj kuprajn dratojn, kaj ankaŭ aliajn materialojn kiel lignon, verdajn kaj sekajn vegetaĵojn, ŝtonon, tekruĉon (malplenan kaj plenan kun varma akvo, kun malvarma akvo), kaj eltrovis, ke tiaj materialoj ili mem kondukas la elektran fluidon.

La sekvantan tagon, li sukcesis transmeti elektron ĝis 25 metroj (la balkonalto de sia ĉambro). Ĉiuj tiaj provoj okazis tiam vertikale, verŝajne pro praktikaj kialoj; li provis horizontale, sed lia una eksperimento fiaskis. Li korekte konkludis, ke la elektra fluido disperdiĝis tra la apogiloj de sia montaĵo.

Tiam li decidis tenti eksperimentojn laŭ pli granda alto, per vertikala montaĵo ekde la kupolo de la katedralo de Sankta Paŭlo, sed antaŭ tio li iris vidi sian amikon Granville Wheler, kiu posedis grandan domon, idealan por liaj testoj. Post pluraj sukcesaj eksperimentoj, Wheler sugestis horizontalan montaĵon. Gray eksplikis al li sian malsukceson. Wheler proponis al li uzi silkajn fadenojn por pendigi la konduktilojn. Gray respndis lin, ke "tio funkcios pli bone pro la maldikeco de tiaj fiksiloj, tielmaniere estos malpli da fluido eskapanta el la komunika linio". Dum la sekvantaj tagoj, li vizitis riĉajn amikojn (proksimaj konuloj de Flamsteed), kaj ilia helpo sukcesis plivastigi sian eksperimenton ĝis pli ol 250 m[2]

Gray kaj Wheler eltrovis tiele la gravecon izoli rilate al la tersurfaco pere de uzo de silko. Ili notis ankaŭ, ke la transporto de elektra fluido ŝajnas ne esti faciligita de gravito, kiam oni faligas la draton ekde alta turo.

El tiuj eksperimentoj naskiĝis komprenon de la rolo ludata de konduktantoj kaj izolantoj (terminoj inventitaj de Theophilus Desaguliers). Charles du Fay, franca sciencisto, vizitis Gray-n kaj Wheler-n en 1732, vidis la eksperimenton, kaj post sia reveno en Francujon estis la unua formuli teorion nomatan teorio de la du fluidoj. Ĉi tiu estis uzita de lia kunlaboranto, la Abbé Nollet, kaj iomete oponis al la pli malfrua teorio de Benjamin Franklin kaj de ties grupo de Filadelfio. Franklin kaj britaj eksperimentistoj Beavis kaj Watson studis, priskribante fluidon kun du statoj kiuj estis nomitaj de Watson "+ve" kaj "-ve", teorion, kiu finfine sukcesis pli ol tiu de du Fay.

Graj ankoraŭ plu eksperimentis, studante elektran polarizon de pendigitaj objektoj; oni atribuas al li la eksperimenton de "fluganta knabo" - knabo elektre ŝargita sur la kruro pendigita per silkaj fadenoj, kies manoj altiras pecojn de pajlo kaj aliajn pecetojn[3][4]. Li verŝajne komprenis, ke la fenomeno de elektra fluido estis simila al fulmo, je multaj jaroj antaŭ Franklin.

Dankemo[redakti | redakti fonton]

Kiam siro Hans Sloane iĝis prezidanto de la Reĝa Societo, post la morto de Neŭtono, Gray ricevas la publikan dankemon, kiu ĝis tiam estis neita. Li estas la unua premiito de la medalo Copley en 1731 pro siaj laboroj sur elektra konduktivo, kaj tuj poste en 1732 pro tiuj sur elektra induko. Dum la sama jaro li estis elektita membro de la Reĝa Societo, sed senhelpite li mortis kelkajn jarojn poste en 1736.

Li daŭre laboris eĉ sur sia lito de morto, la 15-an de februaro 1736, kie li priskribis al la kuracisto, kiu venis por viziti lin, siajn farendajn laborojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj konataj verkoj de Gray estas leteroj senditaj ĉu al amikoj ĉu al la Reĝa Societo, en kiuj li priskribas iujn el siaj rezultoj. La plej multo da liaj leteroj estas konservataj hodiaŭ en la arĥivejo de la Reĝa Societo.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la graveco de liaj laboroj (oni povas argumenti. ke li estis la unua kompreni la eblon de elektra komunikado), li ricevis malmultan kredindecon dum sia vivo, pro internaj kvereloj ene de la Reĝa Societo. Dum la tempo kiam liaj eltrovoj estis publikigitaj, eksperimentoj kaj eltrovoj pri elektro disvolvis rapide, kaj liaj eltrovoj ŝajnis bagateloj. Tial multaj historiistoj pri scienco inklinis ignori lin.

Ne estas monumentoj kaj malmultaj dankemoj pri lia laboro. Li supozite estas enterigita en komuna tombo de malnova londona tombejo, en loko rezervita al la malriĉaj loĝantoj de Charterhouse.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) Michael Ben-Chaim, ‘Gray, Stephen’, Oxford Dictionary of National Biography], Oxford University Press, 2004
  2. (angle) J. D. Bernal|Bernal, John Desmond (1997). A History of Classical Physics: From Antiquity to the Quantum (Historio de klasika fiziko: de antikva epoko ĝis kvantumo), p. 284. Barnes & Noble Books. ISBN 0-7607-0601-8.
  3. (angle) Benjamin, Park (1898). A History of Electricity (the Intellectual Rise in Electricity) from Antiquity to the Days of Benjamin Franklin (Historio de elektro de antikva epoko ĝis Benjamin), pp. 470-71. New York: John Wiley & Sons.
  4. (france) @.Ampère et l'histoire de l'électricité (Ampère kaj historio de elektro) (el laboratorio de CNRS)

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Gray, Stephen" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Gray ,Stephen".