Stephon Marbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephon Marbury
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1977 (1977-02-20) (47-jaraĝa)
en Broklino
Ŝtataneco Usono
Alma mater Georgia Instituto de Teknologio • Abraham Lincoln High School
Familio
Frat(in)oj Eric Marbury • Don Marbury • Norman Marbury • Zach Marbury
Parencoj Jamel Thomas
Sebastian Telfair
Okupo
Okupo basketbalisto
vdr
Stephon Marbury preparas pafi liberan ĵeton.

Stephon Xavier MARBURY (naskiĝis la 20-an de februaro 1977 en Brooklyn, Novjorkio) estas usona basketbal-ludisto en la profesia ligo NBA. Ekde 2004 ludas en New York Knicks. Marbury altas 1,88 m kaj ludas sur pozicio Point Guard.

Li reklamas sian sportŝuon kun lia moknomo Starbury. Li kunlaboris en tio kun Steve & Barry's kaj volis prezenti, kiom kostas ŝuo sen aldonaj reklamaj kostoj. Li ricevis neniom da pago pro la reklamado, sed li ricevas procenton je ĉiu vendita ŝuo.