Sterolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Noyau cyclopentanophénanthrénique.jpg

Sterolo (aŭ sterino) estas organika substanco kun pluraj karboncikloj (ĝenerale 4) kaj unu hidroksila grupo (alkoholfunkcio). Ili estas ĉefaj komponantoj de la hormonoj kaj vitaminoj (steroidoj).

Ili estas tre disvastiĝintaj neligite aŭ en formo de estero, formita kun alifataj karboksilaj acidoj grandnombraj je karbono. La steroloj enhavas 27-29 karbonojn, el kiuj 17 apartenas al steroida ringo (4-ringaj). Nesaturitaj alkoholoj. Ili estas senkoloraj, optike aktivaj, liposolveblaj kombinaĵoj. Ili estas elsolveblaj per liposolvenzaj materialoj. Ili apartenas al la lipidoj.

Sterol.svg

La malnova nomo de sterolo estis sterino (kiel en la vorto kolesterino), sed kemie ĝustas la -ol-finaĵo, ĉar temas pri alkoholo. Sed oni uzas la vortoj en la ĉiutaga parolo kun -in-finaĵo.

Gravaj steroloj: