Stetoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stetoskopo (de la greka stêthos (στῆθος), "brusto", kaj de scope de la malnova greka "skopein" (σκοπεϊν), « observi ») aŭ aŭskultumilo estas akustika medicina instrumento, uzata por aŭskultumado, tio estas la aŭskulto de la sonoj internaj al la homa korpo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stetoskopoj de la 19-a jc

La stetoskopo estis inventita en la 17-a de februaro 1816 en Francio, de doktoro René Laennec. Tiam temis nur pri simpla volvita paperfasko, ebliganta malproksimigi la orelon de la kuracisto de la paciento pro pudorkialoj, sed ankaŭ pro efikeco. Li tiel kreis la peran aŭskultumadon, male al la rekta aŭskultumado, en kiu li metis sian kapon kontraŭ la brusto de la paciento. Lia unua skribita priskribo de lia sistemo datiĝas de la 8-a de marto 1817. Laennec fabrikis poste plurajn modelojn el ligno.

La modelo estis plibonigita en ĉirkaŭ 1830 de Pierre Piorry, kiu fabrikis adaptilon el eburo flanke de la orelo. Proksimume en la sama epoko, fleksebla hoso estis aldonita por ligi la klogon al la aŭskultilo sed la rigida modelo plu estis uzata dum kelkaj jardekoj.

La duorela stetoskopo (por la du oreloj) estis elpensita ekde 1829 sed fabrikita nur en 1851. La hoso estis el gumo sed tiu solvo montriĝis fragila kaj estis forlasita. Dua modelo, pli rigida, estis fabrikita en 1852 per metalaj tuboj.

En proksimume 1870, diferencaj stetoskopoj aperis : du klogoj, ĉiu kun hoso kaj ligita al iu orelo, ebligis kompari la aŭskultumadon de du malsamaj lokoj.

En 1961, D-ro David Littmann kreis la stetoskopon kun ties inversigebla duobla klogo, kiu estas ankoraŭ nuntempe uzata.

La unua stetoskopo en la mondo estas nun en Nantes ĉar René Laennec (1781-1826), kiu inventis ĝin, vivis en Nantes, placo de Bouffay aparte de 1788 ĝis 1800. Unu el lia idaro testamentis parton de liaj objektoj kaj originaj manuskriptoj, el kiuj la fama stetoskopo al la medicina lernejo. Nun, ekspozicia ĉambro valorigas ilin sur la lasta etaĝo de la farmacia fakultato.

La nuntempa stetoskopo[redakti | redakti fonton]

Moderna stetoskopo

Nun, la stetoskopoj havas unu aŭ du klogojn, kiuj estas metalaj pecoj kun membrano, kiun oni metas sur la haŭto de la paciento. Tiu membrano, vibrigata per la korpaj sonoj, estas ligita per unu aŭ du hosoj el gumo kun pintingoj, kiun la uzanto enŝovas en siajn orelojn. La rigideco de la sistemo je la orela nivelo, efektiviĝas danka'al metala armaturo : la liro. Pro sia fabrikado, ĝi konsistigas akustikan amplifilon (larĝa klogo, etaj aŭskultiloj). La kaptiloj povas filtri iujn frekvencojn, por kolekti la sonojn aparte pli akutajn aŭ obtuzajn, laŭ la efektivigota ekzameno. Modeloj kun elektronika amplifado estis fabrikitaj, sen vera komerca sukceso.

La stetoskopo estas uzata de la prisanaj profesiuloj por aŭskultumi la korbatojn, la spiran murmuron, la arterian pepadon, la abdomenajnfetajn bruojn, aŭ ankaŭ kun la mezuro de sangopremo.

Intereso[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ne entrudiĝa aparato, kiu ne havas flankajn efikojn, krom malvarmsento okaze de kontakto kun la haŭto. Ĝi liveras multajn informojn pri la paciento. Ĝi estas multe uzata por kora kaj pulma aŭskultumado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]