Stetten SH
| Stetten | |
|---|---|
| Kantono | Ŝafhaŭzo |
| Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
| Koordinatoj | 47°44′0″N 8°39′0″O / 47.73333°N, 8.65°OKoordinatoj: 47°44′0″N 8°39′0″O / 47.73333°N, 8.65°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1087 |
| Areo | 4,73 km² |
| Alteco | 579 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8234 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Enhavo |
Pri la komunumo[redakti]
Stetten estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1087 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio[redakti]
Stetten situas sur monteto nordoriente de la urbo Ŝafhaŭzo. Ek de la vilaĝo oni havas belan vidon al la urbo Ŝafhaŭzo kaj al la montarĉeno Randen.
Najbaraj komunumoj[redakti]
Stetten limas en sudo kaj sudokcidento al la urbo Ŝafhaŭzo en nordokcidento al Büttenhardt, en nordoriento al Lohn kaj en okcidento al Thayngen.
Vidindaĵo[redakti]
Sur la teritorio de Stetten situas la Kastelo Herblingen. Kiam kaj kial la kastelo estis konstruita ne estas konata. Laŭ pli junaj fontoj en la jaro 1052 estis konsekrita kastela kapelo en Herblingen, kio pruvas, ke la kastelo tiam jam ekzistis.
Trafiko[redakti]
Stetten atingeblas per linia buso de Verkehrsbetriebe Schaffhausen ek de Ŝafhaŭzo.
Historio[redakti]
La unua dokumenta mencio de Stetten datiĝas el la jaro 1080. En mezepoko la bienoj de Stetten apartenis al la Monaĥejo Sankt-Agnes en Ŝafhaŭzo kaj al la Monaĥejo Sankt-Katharinental en Diessenhofen. En 1529 respektive 1534 tiuj bienoj transiris al la urbo Ŝafhaŭzo kaj Stetten tiel fariĝis ŝafhaŭza posedaĵo.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Stetten
Eksteraj Ligiloj[redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Stetten SH
|
||||||