Steve Jobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steve Jobs kun iPhone

Steven Paul JOBS [sti:v ĝobz] (24-a de februaro 1955 - 5-a de oktobro 2011) kune kun Steve Wozniak kunfondis Apple Computer Inc.

Jobs estas konsiderata kiel pioniro de la komputila industrio. Post kiam li ĉe Xerox en la Palo Alto Research Center (PARC) vidis demonstracion de grafika interfaco kun fenestro kaj muso, li ankaŭ uzis tian ĉi interfacon en la Apple Lisa, kiu estis ege multekosta kaj vendiĝis tre malbone. Rapide sekvis la multe pli sukcesa Macintosh. Jobs en 1985 forlasis la firmaon, post kiam la estrara konsilio malpermesis al li havi ĉefan funkcion ene de la firmao. Tiam Jobs kreis la firmaon NeXT Computer.

Jobs dum la somero de 1997 iĝis tamen la estro de Apple. Li draste ŝanĝis la firmaon, i.a. maldungante plurajn personojn, enkondukante novajn produktojn kaj malenkondukante certajn aliajn kiel la Apple Newton. Tre gravis ankaŭ lia influo por la enkonduko de Mac OS X, la nova operaciuma sistemo kiu baziĝas sur sistemo kiun Jobs ellaboris ĉe NeXT Computer.

Steve Jobs estas konata pro lia propra gusto kaj detalemo. Li volas zorgi pri tio ke ĉiuj detaloj enordiĝu. Krom estro de Apple, li ankaŭ estis estro de Pixar. Tiun ĉi firmaon li vendis al la Walt Disney Company, en kiu li iĝis tiel la plej grava privata akciulo.

La 5-an de oktobro 2011 Apple anoncis ke Jobs forpasis pro pankreata karcinomo. Du monatojn antaŭe, Jobs lasis sian oficon de ĉefa gvidanta oficulo (Chief Executive Officer) de Apple.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA