Steven Spielberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steven Spielberg
Usona reĝisoro
Usona reĝisoro
Persona informo
Naskonomo Steven Allan Spielberg
Naskiĝo 18-a de decembro 1946
en Cincinnati, Ohio, Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach • Saratoga High School • Arcadia High School
Subskribo Steven Spielberg
Familio
Patro Arnold Spielberg
Frat(in)o Anne Spielberg
Edz(in)o Kate Capshaw • Amy Irving
Infanoj Sasha Spielberg • Jessica Capshaw • Max Spielberg • Sawyer Spielberg • Theo Spielberg • Destry Allyn Spielberg
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • artkolektanto • entreprenisto • sciencfikcia verkisto • filmaktoro • plenuma produktorofilmmuntisto • televida produktoro • reĝisoro • filma scenaristo
TTT
Retejo https://amblin.com/steven-spielberg/
http://www.spielbergfilms.com/
vdr

Steven Allan SPIELBERG KDE (naskita la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno).

Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.

En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).

Persona vivo

Geedziĝoj kaj infanoj

Inter 1985 kaj 1989 Spielberg estis edziĝinta al la aktorino Amy Irving. Laŭ ilia divorca kontrakto de 1989, ŝi ricevis $100 milionoj de Spielberg post kiam la juĝisto ambugie malakceptis la geedziĝan kontrakton, skribitan sur buŝtuko. Ilia eksedziĝo estis registrita kiel la tria plej multekosta eksedziĝo de eminentuloj en la homa historio.[2] Post la divorco Spielberg kaj Irving kune okupiĝas pri ilia komuna filo, Max Samuel.

Post la disiĝo Spielberg havis rilatojn kun la aktorino Kate Capshaw, kiun li renkontis dum filmado de Indiana Jones and the Temple of Doom (Indiana Jones kaj Templo de Misfortuno). Ili geedziĝis la 12-an de Oktobro 1991. Capshaw akceptis judaismon.[3] Nuntempe ili migras inter kvar domoj, kiuj apartenas al ili kaj situas en Pacific Palisades, California; New York City; East Hampton, NY; kaj Naples, Florida.

La familio Spielberg-Capshaw havas sep infanojn:

  • Jessica Capshaw (naskiĝtado: 8.08.1976) -- la filino el la antaŭa geedziĝo de Kate Capshaw al Robert Capshaw
  • Max Samuel Spielberg (naskiĝi la 13-an de Junio, 1985) - la fiilo de Spielberg el ties antaŭa geedziĝo al la aktorino Amy Irving
  • Theo Spielberg (n. 1988) - la filo, adotita de Capshaw antaŭ ŝia edziniĝo al Spielberg, kiu poste ankaŭ adoptis lin [4]
  • Sasha Rebecca Spielberg (n. la 14-an de Majo, 1990, Los Angeles)[5][6]
  • Sawyer Avery Spielberg (n. la 10-an de Marto, 1992, Los Angeles)[7]
  • Mikaela George (n. la 28-an de Februaro, 1996) - adoptita kune kun Kate Capshaw
  • Destry Allyn Spielberg (n. la 1-an de Decembro, 1996)

Politika agado

  • Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe Reflecting Pool, kiu situas ĉe la bazo de Lincoln Memorial en Washington, D.C..[8]

Filmografio

Sube estas plena filmografio de Steven Spielberg, kiu inkluzivas la filmojn, kie li rolas kiel reĝisoro, filmdirektoro kaj aktoro.

Interesa fakto pri li estas, ke li tre arde protektas sian nomon. Se li estas direktoro aŭ ĉefdirektoro de la filmo, kiu, laŭ lia sento, ne atingas liajn proprajn kriteriojn de kvalito, li petas, ke lia nomo malaperu de la listo de filmproduktintoj.

Filmoj

Jaro Filmo/Esperanta titolo Rolas kiel
Reĝisoro Direktoro Scenaristo Aktoro Rolas (kiel)
1964 Firelight/Fajrolumo Jes Jes
1968 Amblin' Jes Jes
1971 Duel/Duelo Jes
1974 The Sugarland Express/La Sukerolando-Ekspreso Jes
1975 Jaws/Makzeloj Jes Jes Li voĉigas la radio-intervuiton en la Orca's-radio.
1977 Close Encounters of the Third Kind/Apudaj Renkontoj de la tria speco Jes Jes
1978 I Wanna Hold Your Hand/Mi volas teni vian manon Jes
1979 1941 Jes
1980 The Blues Brothers/La Bluz-Fratoj Jes Klerko en la ofico de Cook County Assessor
Used Cars/Uzataj Aŭtoj Jes
1981 Continental Divide/Kontinenta dividiĝo Jes
Raiders of the Lost Ark/La Rajdantoj de la perdita arko Jes
1982 E.T. the Extra-Terrestrial/E.T. la eksterterulo Jes Jes
Poltergeist/ Jes Jes Jes
1983 Twilight Zone: The Movie/Krepuska Areo: La Filmo Jes Jes
1984 Gremlins/Gremlenoj Jes Jes Homo en elektrizita rulseĝo
Indiana Jones and the Temple of Doom/Indjana Ĝons kaj la Templo de destino Jes
Room 666/Ĉambro 666 Jes Sin mem
1985 Back to the Future/Reiro al la estonteco Jes
The Color Purple/La Purpura Koloro Jes
The Goonies/ Jes Jes
Young Sherlock Holmes/Juna Ŝerloko Holmso Jes
1986 An American Tail/Usona Vosto Jes
The Money Pit/La Mono-amaso Jes
1987 Batteries not included/Ne inkluzivitaj baterioj Jes
Empire of the Sun/Imperio de la Suno Jes Jes
Harry and the Hendersons/Hari kaj Herdersons Jes
Innerspace/Interna kosmo Jes
1988 The Land Before Time/La Antaŭtempa Lando Jes
Who Framed Roger Rabbit/Kiu fiaskigis Roĝer Rabit Jes
1989 Always/Ĉiam Jes Jes
Back to the Future Part II/Reiro al la estonteco 2 Jes
Dad/Paĉjo Jes
Honey, I Shrunk the Kids/Karulino, mi malgrandigis la gebubojn Jes
Indiana Jones and the Last Crusade/Indjana Ĝons kaj la lasta krucmilito Jes
1990 Arachnophobia/Araneofobio Jes
Back to the Future Part III/Reiro al la estonteco 3 Jes
Gremlins 2: The New Batch/Gremlenoj 2: La nova generacio Jes
Joe Versus the Volcano/Joĉjo kontraŭ la vulkano Jes
Roller Coaster Rabbit/ Jes
1991 A Wish for Wings That Work/Deziro por flugiloj kiuj funkcias Jes
An American Tail: Fievel Goes West/Usona Vosto: Fajvel iras Okcidenton Jes
Cape Fear/Timo-kapo Jes
Hook/Hoko Jes
Listen Up!: The Lives of Quincy Jones/Aŭskultu, do!: La vivoj de Kvinsi Ĝons Jes Sin mem
Tiny Toon Adventures: How I Spent My Vacation/Etaj Komiksulaj aventuroj: kiel mi pasigis mian ferion Jes
1992 The Magical World of Chuck Jones/La Magia Mondo de Ĉak Ĝons Jes Sin mem
1993 Jurassic Park/ Jes Jes
Schindler's List/Listo de Ŝindler Jes Jes
We're Back! A Dinosaur's Story/ Jes
1994 The Flintstones/ Jes
1995 Casper/ Jes
Survivors of the Holocaust/ Jes
1996 AFI Lifetime Achievement Awards: Clint Eastwood Jes Sin mem
Balto Jes
The Universal Story/La Universalaj Historio Jes Sin mem
Twister/ Jes
1997 Amistad Jes Jes
Men in Black/Nigrvestitaj Viroj Jes
The Lost World: Jurassic Park/ Jes
1998 Saving Private Ryan/Savante Soldaton Rajan Jes Jes
The Last Days/La Lastaj Tagoj Jes
The Mask of Zorro/La Masko de Zorro Jes
Deep Impact/ Jes
Invasion America/ Jes
1999 Forever Hollywood/Por ĉiam Holivudo Jes Sin mem
The Last Movie: Stanley Kubrick & "Eyes Wide Shut"/ Jes Sin mem
Wakko's Wish/ Jes
2000 Chuck Jones: Extremes and Inbetweens - A Life in Animation/ Jes
Shooting War/ Jes
2001 A.I. Artificial Intelligence/'A.I. Artefarita Inteligenteco Jes Jes Jes
Jurassic Park III/ Jes
Price for Peace: From Pearl Harbor to Nagasaki/ Jes
Stanley Kubrick: A Life in Pictures/ Jes Sin mem
Vanilla Sky/ Jes Gasto ĉe la festeno de Aames
2002 Austin Powers in Goldmember/ Jes Sin mem
Catch Me If You Can/Kaptu min se vi povas Jes Jes
Men in Black II/ Jes
Minority Report/ Jes
2003 Double Dare/ Jes Sin mem
2004 Cecil B. DeMille: American Epic/ Jes Sin mem
Imaginary Witness: Hollywood and the Holocaust/ Jes Sin mem
The Cutting Edge: The Magic of Movie Editing/ Jes Sin mem
The Terminal/ Jes Jes
2005 Boffo! Tinseltown's Bombs and Blockbusters/ Jes Sin mem
Memoirs of a Geisha/ Jes
Munich/ Jes Jes
The Legend of Zorro/La Legendo de Zorro Jes
War of the Worlds/ Jes
Directed by John Ford Jes Sin mem
2006 Flags of Our Fathers/ Jes
I Only Wanted to Live/ Jes
Letters from Iwo Jima/ Jes
Monster House/ Jes
Searching for Orson/ Jes
The Shark Is Still Working/ Jes Sin mem
2007 Fog City Mavericks: The Filmmakers of San Francisco/ Jes Sin mem
Spielberg on Spielberg/ Jes Sin mem
Disturbia/ Jes
Transformers/ Jes
2008 Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull/Indjana Ĵones kaj la Reĝlando de la kristala kranio Jes
Eagle Eye/Agla Okulo Jes
2009 The Trial of the Chicago 7/ Jes
Transformers: Revenge of the Fallen/ Jes
The Lovely Bones/ Jes
2010 Hereafter/ Jes[9]
2011 Lincoln/ Jes Jes
When Worlds Collide/ Jes
The Adventures of Tintin: Secret of the Unicorn/La Aventuroj de Tinĉjo: La Sekreto de la Unukornulo Jes Jes
Interstellar/ Jes Jes
Jaro Filmo Reĝisoro Direktoro Scenaristo Aktoro Rolas (kiel)

Finance plej sukcesaj filmoj

Sube estas la listo de 10 finance plej sukcesaj filmoj, en kiuj Spielberg partoprenis. Tiu listo ne enhavas filmojn, kie li nur aperas en epizoda rolo.

Rango Titolo Sumo enspezo (USD)
1 E.T.: The Extra-Terrestrial 435 milionoj
2 Jurassic Park 357 milionoj
3 Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull 317 milionoj
4 Jaws 260 milionoj
5 Raiders of the Lost Ark 242 milionoj
6 War of the Worlds 234 milionoj
7 The Lost World: Jurassic Park 229 milionoj
8 Saving Private Ryan 217 milionoj
9 Indiana Jones and the Last Crusade 197 milionoj
10 Indiana Jones and the Temple of Doom 180 milionoj

Premioj kaj nomumoj

Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro"

Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo"

Referencoj

  1. McBride, Joseph. (1997) Steven Spielberg. Faber and Faber. ISBN 0-571-19177-0. , page 37
  2. "'Most costly' celebrity divorces", BBC NEWS, April 13, 2007.
  3. Pogrebin, Abigail. (2005) Stars of David: Prominent Jews Talk about Being Jewish. Bantam Dell Pub Group. ISBN 0767916123.
  4. [1]
  5. Biography for Sasha Spielberg. IMDb. Alirita 2008-01-15.
  6. California Birth Index
  7. California Birth Index
  8. "The Clinton's Showbiz Celebration", BBC News, 2000-01-01. Kontrolita 2006-10-21.
  9. Bryce Dallas Howard Touched By Death in Eastwood's 'Hereafter'
  10. Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Directing nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.
  11. Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Best Picture nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara