Stevie Nicks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stevie Nicks
Stevie Nicks en 2009
Stevie Nicks en 2009
Bazaj informoj
Naskonomo Stephanie Lynn Nicks
Naskiĝo 26-an de majo 1948 (1948-05-26) (75-jaraĝa)
en Fenikso
Ĝenroj rok-muziko, bluso
Instrumentoj kantado, gitaro, harmoniko, piano
Aktivaj jaroj 1973 – hodiaŭ
Parencaj
temoj
Fleetwood Mac (1970-1998)
Retejo www.nicksfix.com
vdr

Stephanie Lynn "Stevie" Nicks (Fenikso (Arizono)), 26-an de majo 1948) estas usona kantistino kaj pop-idolo.

En la mezo de la 1970-aj jaroj Stevie Nicks fariĝis superstelulino kiel karisma kantistino de la (antaŭa) angla blusbando Fleetwood Mac, kie ŝi en 1974 estis dungita de Mick Fleetwood. Fakte nur temis pri ŝia tiama vivokunulo Lindsey Buckingham. Stevie tamen bonege harmoniis en la nova koncepto kaj kune kun Buckingham denove surmapigis la bandon.

Ŝi definitive konfirmis la statuson de superstelulino per la verkado kaj kantado de Dreams (Sonĝoj).

Post la mondoturneo de 1979-1980 ŝi kolapsis, kaj retrovis sin en kokaino kaj alkoholaĵo. Ŝi tamen kapablis fari solo-albumon.

Stevie en la aŭtuno de 2003 vizitis Eŭropon, kune kun la bando Fleetwood Mac. En 2005 kune kun Deep Dish ŝi denove eldonis la kanton Dreams.

Diskaro

Solo-Albumoj

  • Bella Donna (1981)
  • The Wild Heart (1983)
  • Rock A Little (1985)
  • The Other Side of the Mirror (1989)
  • Timespace - The Best of Stevie Nicks (1991)
  • Street Angel (1994)
  • The Enchanted Works of Stevie Nicks (3CD Boxset) (1998)
  • The Divine Stevie Nicks (verzamelalbum) (2000)
  • Trouble in Shangri-La (2001)
  • Crystal Visions - The Very Best Of Stevie Nicks (2007)

Albumo kun Lindsey Buckingham

  • Buckingham Nicks (1974)

Albumoj kun Fleetwood Mac

  • Fleetwood Mac (1975)
  • Rumours (1977)
  • Tusk (1979)
  • Fleetwood Mac Live (1980)
  • Mirage (1982)
  • Tango in the Night (1987)
  • Fleetwood Mac's Greatest Hits (1988)
  • Behind the Mask (1990)
  • The Chain (2D of 4CD Boxset) (1992)
  • The Dance (1997)
  • The Very Best of Fleetwood Mac (2002)
  • Say You Will (2003)

Eksteraj ligiloj