Stewart-insulo
| Stewart-insulo | ||
|---|---|---|
| Satelita bildo de Stewart-insulo | ||
| Situo | Suda pacifiko | |
| Geografia situo | 46° 59′ S, 167° 53′ O-46.983055555556167.88527777778981Koordinatoj: 46° 59′ S, 167° 53′ O | |
|
|
||
| Areo | 1 680 km² | |
| Plej alta loko | Mount Anglem 981 m |
|
| Loĝantaro | 600 <1 loĝ./km² |
|
| Ĉefa loko | Oban | |
| Rigardo al Oban kaj Halfmoon Bay | ||
La Stewart-insulo (angle Stewart Island, en la Maoria lingvo Rakiura) estas la tria plej granda insulo de Nov-Zelando. Ĝi situas 30 km sude de Suda Insulo. La insulo havas la surfacon de 1746 km².
Enhavo |
Geografio [redakti]
La Stewart-insulo estas apnaŭ loĝata, la sola komunumo sur ĝi estas Oban, en la golfeto Halfmoon Bay, kun ĉ. 390 loĝantoj.
la insulo havas la grandon de 70×40 km, estas dense arbarkovita kaj montara. La plej granda mondto altas Monto Anglem kun 981 m. La plej suda punkto estas la Sudokcidenta kabo.
Historio [redakti]
Sur la insulo setlis unuafoje la maorioj, plej malfure en la 13-a jarcento. La insulon malkovris kiel unua eŭropano James Cook en 1770. Ĉar li supozis, ke la insulo estas ligita al la granda insulo, Cook nomumis ĝin Suda Kabo kaj pluŝipis al sudo.
La insulojn remalkovris en februaro de 1809 kapitano Bunker dum fokoĉasado kaj konstatis, ke tiu estas insulo. Ekster la haveno kaj sola komunumo Oban ekzistis mallongtempe seg-uzino, zink-minejo, fiŝkaptejo.
Naturrezervejo [redakti]
Oni fondis en 2002 la 1.570 km² grandan Nacia Parko Rakiura, kiu kovras ĉ. 87 % de la insulo.
Oni povas tranokti en pluraj hoteloj en Oban.