Stierva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stierva
Blazono de Stierva
Stierva
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Alvaschein
Koordinatoj  46° 39′ 54″ N 9° 32′ 42″ O / 46.66500 °N, 9.54500 °O / 46.66500; 9.54500 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 54″ N 9° 32′ 42″ O / 46.66500 °N, 9.54500 °O / 46.66500; 9.54500 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 10,56 km²
Alteco 1375 m super marnivelo
Poŝtkodo 7459
Komunumkodo 3504
Mapo de Stierva

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Stierva estas komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stierva situas sur alta teraso sude de la valo de la rivero Albulo. En sudo la komunuma teritorio atingas en la valfundo la bordon de la rivero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Stierva mem ankaŭ la vilaĝeto Bargung.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stierva limas en nordo al Vaz/Obervaz, en nordoriento al Alvaschein, en oriento al Tiefencastel, en sudoriento al Mon, en sudo al Salouf, en sudokcidento al Zillis-Reischen, kaj en nordokcidento al Mutten.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ankaŭ en Stierva la nombro de germanlingvanoj dum la lastaj jaroj kreskis, ankoraŭ la plumulto de la loĝantaro de la komunumo parolas la romanĉan lingvon. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 66,41% de la loĝantaroj estis romanĉlingvaj, dum 32,81 parolis la germanan. En la jaro 1980 la elcentaxjo de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 87,61%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stierva situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La sola vojo, kiu kondukas al la vilaĝo komenciĝas en Mon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Tiefencastel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Stierva datiĝas el la jaro 841 kiel Seturiuo. de la 12-a ĝis la 13-a jarcento Stierva estis limliko inter la teritorio de la Senjoroj de Vaz kaj la voktejo Surses de la episkopo de Koiro. Tial la Senjoroj de Vaz en Stierva konstruis en la jaro 1275 la Kastelon La Tor, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas loĝata. La hodiaŭa Maria Preĝejo estis konstruita en la jaro 1521 sur la fundamento de du pli malnovaj preĝejoj, kiuj menciiĝis en la jaro 1290 kaj 1357. Ek de 1356 Stierva apartenis al la episkopa teritorio kaj ek de 1552 ĝis 1851 ĝi formis kune kun Mutten unuon de la Supera Tribunalo Obervaz kiel parto de la Diodoma Federacio. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]