Stiftorompilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stiftorompilo preta por la eksperimento
Stiftorompilo konsistanta el tenilo (1), tirstango (2), rompenda stifto (3) kaj kajlo (4)

Stiftorompilo estas simpla aparato uzata dum fizikinstruado. Ĝi taŭgas por montri la linian dilaton de metalaj matarialoj depende de la temperaturo kaj la forton, kiu agas dum tiu dilato aŭ maldilato.

Konstruo de la aparato[redakti | redakti fonton]

Ekzistas variaj modeloj de stiftorompilo. La aparato de la flanka bildo konsistas el tenilo (1) farita el kurbigita ŝtala tubo. Je la ekstremaĵoj troviĝas truoj kie oni enigas la rompendan stifton (3) farita el gisfero. La stifto trapasas ankaŭ truon en la tirstango (2), kiu siavice trapasas truon troviĝanta ĉe la vertico de la kurbo de tenilo. En la tirstango troviĝas fendo, kie oni enigas stalan kajlon (4).

Sinsekvo de la eksperimento[redakti | redakti fonton]

Je la komenco, kiam la tirstango esta malvarma, la kajlo enestas malmulte en la fendo. Poste oni varmigas la tirstangon helpe de gasbrulilo. La stango linie dilatas kaj oni povas iomete bati sur la kajlon por enigi ĝin tute en la fendon. Poste oni versas akvon sur la tirstangon kiu tiamaniere estas malvarmigata kaj mallongiĝas. La stifto provas malhelpi la mallongiĝon de la stango kaj fine estas rompata, ĉar gisfero ne estas fleksebla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Filmo kiu montras la eksperimenton