Stijn Streuvels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝtmarko kun la bildo de Stijn Streuvels

Stijn STREUVELS, pseŭdonimo de Frank (oficiale: Franciscus) LATEUR (naskiĝis en Heule, Kortrejko, la 3-an de oktobro 1871, mortis en Ingooigem, Anzegem, la 15-an de aŭgusto 1969) estis flandra verkisto.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Streuvels estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj novigantoj de la tiutempa nederlandlingva literaturo. Li trovis sian inspiron i.a. ĉe Émile Zola kaj Leo Tolstoj. Li estis aŭtodidakto kaj legis kaj skribis plurajn lingvojn, i.a. la francan kaj la germanan. La norvegan li povis legi. Rusajn aŭtorojn li konis pere de germanaj tradukoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la tria infano de tajloro Kamiel Lateur kaj Marie Louise Gezelle, fratino de la pastro-poeto Guido Gezelle. Li studis kelkajn jarojn en mezlernejo en Avelgem, kie li loĝis ĉe du onkloj-bakistoj. Li forlasis la lernejon kaj lernis la bakistan profesion ĉe siaj onkloj, en Kortrijk, Heule kaj Brugge. En tiu lasta urbo (1889-1891) li konatiĝis kun la urba kultura vivo. Ĝis 1905 li estis bakisto kaj verkisto en Avelgem.

Je la 19a de septembro 1905 li edziĝis al Alida Staelens kaj ekloĝis en nove konstruita kampara domo Lijsternest (nido de turdo) en Ingooigem. Ekde tiam li estis profesia verkisto. Li mortis en Lijsternest je la 15a de aŭgusto 1969. La funebran ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 7000 personoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj unuaj skizoj kaj poemoj aperis en 1895 en la revuoj De Jonge Vlaming kaj Vlaamsch en Vrij. Dum la sekvaj jaroj ankaŭ la renomaj revuoj, kiel Van Nu en Straks, publikigis liajn verkojn. En 1899 aperis lia unua fasko de rakontoj Lenteleven. Dum kvardek jaroj Streuvels ĉiujare publikigis minimume unu verkon jare.

Tri el liaj libroj estis filmataj: De teleurgang van de waterhoek sub la titolo Mira, De Vlaschaard kaj De blijde dag.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lenteleven (1899)
  • Zomerland (1900)
  • Zonnetij (1900)
  • Doodendans (1901)
  • De oogst (1901)
  • Langs de wegen (1902)
  • Dagen (1902)
  • Vertellingen van Tolstoï (1902) - 13 rakontoj, tradukitaj de la germana
  • Minnehandel (1903)
  • Geluk in 't huishouden (1903) - libro de Tolstoi, tradukita de la germana
  • Soldatenbloed (1904) - teatraĵo
  • Dorpsgeheimen I (1904)
  • Dorpsgeheimen II (1904)
  • Openlucht (1905)
  • Stille avonden (1905)
  • Grootmoederken (1905)
  • Het uitzicht der dingen (1906)
  • Reinaert de Vos (1907)
  • De vlaschaard (1907)
  • Twee vertellingen van Tolstoï (1908)
  • Tieghem : Het Vlaamse lustoord (1908)
  • Najaar I (1909)
  • Najaar II (1909)
  • Reinaert de Vos voor de Vierschaar van Koning Nobel de leeuw (1909)
  • Reinaert de Vos (1910) - mallongigita versio de tiu el 1907
  • Björnson, Kleine verhalen (1910) rakontoj de Björnstjerne Björnson tradukitaj de la norvega lingvo
  • Vertelsel van Gokkel en Hinkel (1910) - traduko de Clemens Brentano tradukita de la germana
  • De Mourlons (1910) - libro de F. Bouché tradukita de la franca
  • Het kerstekind (1911)
  • Björnstjerne Björnson, Het Bruidslied (1911) - tradukita de la norvega lingvo
  • Over vrouwe Courtmans (1911)
  • Het glorierijke licht (1912)
  • Morgenstond (1912)
  • De werkman (1913)
  • De landsche woning in Vlaanderen (1913)
  • Een beroerde maandag (1913)
  • Dorpslucht in 2 delen (1914)
  • Mijn rijwiel (1915)
  • In oorlogstijd (1915-1916)
  • De aanslag (1917) uit Najaar II
  • Charles de Coster's Vlaamsche vertelsels (1918) - tradukita de la franca
  • Sint-Jan (1919)
  • De boomen (1919)
  • Björnson, Een vrolijke knaap (1919)
  • Genoveva van Brabant Deel I (1919)
  • Genoveva van Brabant Deel II (1920)
  • Reinaert de Vos (1921)
  • De blijde dag (1921) uit Najaar I
  • De schoone en stichtelijke historie van Genoveva van Brabant (1921) - mallongigita versio de tiu el 1919
  • Prutske (1922)
  • Grootmoedertje (1922)
  • Vertelsels van 't jaar nul (1922)
  • Land en leven in Vlaanderen (1923)
  • Herinneringen uit het verleden (1924)
  • Tristan en Isolde (1924) - bazita je popola rakonto
  • Op de Vlaamsche binnenwateren (1925)
  • Waarom ik Vlaanderen liefheb (1926) - de G. Blachon, tradukita de la franca
  • Werkmenschen (1926)
  • De teleurgang van den Waterhoek (1927)
  • De drie Koningen aan de kust (1927)
  • De tijd der kollebloemen (1927) - de D.-J. D'Orbaix, tradukita de la franca
  • Levenswijsheid uit China (1928) - tradukita de la germana
  • Vader en dochter (1928) - korespondado de Tolstoi kun sia filino, tradukita de la germana
  • Reinaert de Vos fragmento (1928)
  • Kerstwake (1928)
  • Kerstvertelsel (1929)
  • Over Genoveva van Brabant (1929)
  • Alma met de vlassen haren (1931)
  • De oude wiking (1931)
  • Dr. Lauwers schriften (1931)
  • Drie Russische novellen (1932)
  • De rampzalige kaproen (1933)
  • IJslandsche Godensagen (1933)
  • Sagen uit het hooge noorden
  • Levensbloesem (1938)
  • Kerstvertellingen (1939)
  • De maanden (1940)
  • Beroering over het dorp (1948)
  • Kroniek van de familie Gezelle (1960)
  • In levenden lijve (1966), aŭtobiografio
  • Uit lust met de penne (1982)

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • De oogst ; La rikolto (fragmento); 1900/1928; tradukis Hector Vermuyten
  • De oogst. Uit 'Zonnerij'; La rikolto (fragmento); 1900/1909 ; tradukis Maurice Seynaeve
  • Antaŭvespero de s-ta Johano (fragmento); 1872/1928; tradukis Constant Schroeyers
  • Horinjo; 1928; tradukis Maurice Boeren
  • Aŭtuno; 1936; tradukis D. Mortelmans[1]
  • La literatura raportaĵo, El 'Kiel oni fariĝas verkisto'; 1954; tradukis Hedero
  • De oogst; La rikolto; tradukis Hector Vermuyten

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aperis en Flandra Esperantisto, okt. 1936, p. 57-59.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]