Stikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stikaĵoj povas esti prenitaj per tranĉado de tigo, aŭ de unuopa folio.

Stikaĵo [1][2][3], estas rezulto de tekniko de vegetativa reproduktado, ĉe kiu parto de patrinplanto enhavanta almenaŭ unu praĉelon estas metita en tauĝan medion kiel humidan grundon, potgrundon, kokosfibron aŭ mineralan lanon. La stikaĵo produktas novajn radikojn, tigojn, aŭ ambaŭ, kaj tiele estiĝas nova planto, sendependa de la patrino.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Tipe, stiki estas simpla procezo en kiu malgranda kvanto de la patrinplanto estas detranĉita. Tiu forigita peco, nomita la stikaĵo, tiam estas apogita por kreski kiel sendependa planto.

Ĉar plimulto de la stikaĵoj ne havas propran radiksistemon, ili mortas pro senakviĝo se la taŭgaj kondiĉoj ne estas kontentigaj. Ili postulas humidan medion, kiu, tamen ne estu tro malseka por eviti putradon. Iom da medioj estas uzitaj en tiu procezo, inkluzive de sed ne limigite al grundo, perlito, vermikulito, kokosfibro, minerala lano, argilo-grajnegoj, kaj eĉ akvo provizas per la taŭgaj cirkonstancoj. La medio devas esti daŭre humida ( tiu ĝenerale signifas metadon de la stikaĵoj sub plasta folio aŭ en alia limigita ejo kie la aero povas esti humidigita kaj kie parta ombro povas esti kreita ), por tiel malhelpi la sekiĝadon de la stikaĵo. Post esti metinta la stikaĵoj en la medion, ili estas humidigitaj kun fajna nebulo, kiel ekde sprajiloŝprucigilo. Post la origina akvumado, oni permesas al medio de preskaŭ sekiĝi antaŭ ol denove nebuligi. La celo estas obteni sufiĉan sed ne troan humidigadon de la grundo. Fajna nebulo bezonas por ne perturbi la plantojn.

Krome, la stikaĵoj devas esti taŭge prenitaj :

  • en la apta sezono; en mezvarmaj landoj, la stikaĵoj printempe devas esti prenitaj de juna tigo, de hardita tigo vintre;
  • kun la apta grandeco kaj kun la apta kvanto da foliaro; la longo de tigostikaĵoj de herbecaj plantoj ekzemple devas esti inter 5-15 cm kaj de lignecaj plantoj inter 20-25 cm. Ankaŭ, du trionoj de la foliaro por herbecaj stikaĵoj devus esti forigitaj. Por lignecaj tigostikaĵoj kompleta senfoliigo necesas.

Se la stikaĵo verŝajne ne kapablas radikiĝi, eĉ en la ĉi-supraj kondiĉoj, oni povas apliki enradikigan hormonon por instigi la kreskadon de la planto. Kvankam ne esencaj, pluraj kunmetaĵoj povas esti uzitaj por favori la formadon de radikoj per la eksterordinara agado de aŭksinoj, vegetaĵaj hormonoj, kiuj estas helpemaj speciale por herbecaj specioj. Inter la ofte uzitaj kemiaĵoj estas indolo-3-buterata acido (IBA), utiligita kiel pulvoro, likva solvaĵoĝelo. Tiu kunmetaĵo estas aplikita aŭ al la stikaĵopinto aŭ kiel folia sprajaĵo. Enradikiga hormono povas esti produktata nature - unu metodo estas trempi la flav-pintajn ŝosojn de babilona saliko en akvo, aŭ prepari "teon" de la arboŝelo de saliko.

Kiam oni uzas la ŝosojn aŭ ŝelon, ili devus esti trempitaj dum 24 horoj antaŭ uzado [4]. Mielo, kvankam ĝi ne enhavas ajnajn planthormonojn, povas ankaŭ esti efikan enradikigan substancon.

Iuj plantospecoj formas radikojn multe pli facile. La plej multaj sukulentostikaĵoj povas esti forlasitaj sur tablon kaj malgrandaj radikoj formiĝos, kaj iuj aliaj plantospecioj povas formi radikojn kiam oni metis iliajn stikaĵojn en taso da akvo.

Tipoj de stikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skemo de apta tipo de tigostikaĵoj laŭsezone, bazita sur pluraj fontoj. Mallongigoj: eq.:ekvinokso, sol.: solstico, HW: ligneca stikaĵo, SR:duonligneca stikaĵo, SW: herbeca stikaĵo; autumnal = aŭtuna, summer = somera,winter = vintra, vernal = printempa.

Multaj vegetativaj partoj de planto povas esti uzataj. La plej oftaj metodoj estas:

  • Tigostikaĵo, en kiu peco de tigo estas parte enmetita en la grundon, inkluzive de almenaŭ unu folia nodo. La stikaĵo povas produkti novajn radikojn, kutime ĉe la nodo.
  • Radikostikaĵo, en kiu sekcio de radiko estas enmetita en la grundon ĵus sub la grundosurfaco, kaj produktas novajn ŝosojn.
  • Ligneca stikaĵo, kiu estas branĉeto kun neaktivaj burĝonoj [5].
  • Okula stikaĵo, kiu estas peceto de tigo kun aŭ sen folioj kun unu aŭ pli da okuloj ( burĝonoj ) [6].
  • Foliostikaĵo, en kiu folio estas metita sur humidan grundon. Tiu devas disvolvigi kaj novan tigon kaj novajn radikojn. Iuj folioj produktos unu planton je la bazo de la folio. En kelkaj specioj, multoblaj novaj plantoj povas esti produktataj ĉe multaj lokoj sur unu folio, kaj tiuj povas esti instigitaj per tranĉado de la foliovejnoj.

Kvankam kelkaj specioj, kiel ekzemple saliko, rubuso kaj pelargonio povas esti kreskigataj simple metinte stikaĵon en humidan grundon, la plimulto de la specioj postulas multe da prizorgo. La plej multaj specioj postulas humidajn, varmajn, parte ombritajn kondiĉojn por sukcese stiki, tiel postulante la aliron supre priskribita. Precipe malfacilaj specioj povas bezoni freŝan aeron supre kaj varman grundon. Krome, kun multaj pli malfacilaj stikaĵoj, oni devus uzi la specon de stikaĵo kiu havas la plej da ebleco de sukceso kun tiu speciala vegetaĵa specio [7].

La taŭga substrato[redakti | redakti fonton]

Depende de la speco de grundo estanta uzita, pluraj aldonaĵoj povas utili por krei bonan substraton por stikaĵoj. Tiuj aldonaĵoj povas inkludi:

Ekzemple kun simpla enpotiga grundo, triono de la ujo devus esti plenigita kun sablo, por fari taŭgan grundon por stikaĵoj.

Provizado per la apta humideco[redakti | redakti fonton]

Blank-plasta forcejo, uzata por reteni la humidecon por la stikaĵoj.
Herbecaj stikaĵoj de Bŭus sempervirens

Kvankam ekzistas pluraj elekteblecoj ĉi tie, kutime duon-blanka plasto estas uzata por kovri la stikaĵojn. La grundo sube kaj la stikaĵoj mem estas humide konservitaj, kaj devus esti ventumitaj de tempo al tempo por malhelpi formadon de ŝimoj.

Tigaj stikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En mezvarmaj landoj, stikaĵoj povas esti prenitaj de herbecaj, duonlignecaj kaj lignecaj tigoj. Tiuj prezentas specifajn diferencojn en praktiko. Herbecaj tigostikaĵoj estas printempe prenitaj, dum lignecaj vintre. Ankaŭ, por tranĉi herbecajn stikaĵojn, oni elektas la suprajn branĉojn ( kun longeco de 5-15cm) kaj por tranĉi lignecajn stikaĵojn oni anstataŭe elektas la malsuprajn branĉojn (kun longo de 20-25cm). Finfine, herbecaj stikaĵoj estas plantitaj super la grundo kaj lignecaj stikaĵoj estas komplete kovritaj kun grundo. Kun lignecaj stikaĵoj, pluraj de tiuj ĉi ankaŭ estas ligitaj kune (al fasko).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.1084
  2. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. , p.22
  3. esperante Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Vortaro de forsta fako. Prima Pars (Esperano-Deutsch-Polski). Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 359 pp. , p.33
  4. How to make your own rooting hormone (2005-11-02). Alirita 2010-02-21.
  5. Scion cuttings description (2009-02-01). Alirita 2010-02-21.
  6. Eye cuttings description (2009-02-01). Alirita 2010-02-21.
  7. Certain plant species having more success with certain types of cuttings. Alirita 2010-02-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]