Stillaguamish (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stillaguamish (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 37,3 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Vaŝingtonio
Map
vdr
Granita Akvofalo, de kiu la urbeto Granite Falls akiris sian nomon, estas parto de la suda branĉo de rivero Stillaguamish

La rivero Stillaguamish (elp. "stilagŭAmiŝ") estas rivero kies ĉefa parto fluas de Arlington en kantono Snohomish, Vaŝingtonio, Usono, okcidenten ĝis la Puĝeta fjordo iom norde de Warm Beach. Ĉe Arlington kunfluas du ĉefbranĉoj, laŭnome "North Fork" kaj "South Fork" (norda resp. suda branĉoj). La norda branĉo — la pli longa el la du, ĉirkaŭ 72 km — estiĝas el pluraj riveretoj apud la monto Finney Peak en kantono Skagit, ĉirkaŭ 15 km norde de Darrington; la malpli longa suda branĉo estiĝas en la mezo de kantono Snohomish, sude de Darrington.

La nomo de la rivero venas de samnoma popolo, la indiana tribo Stillaguamish.