Stimfalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stimfalo
arkeologia loko • antikva urbo • poliso [+]

LandoGrekio
Koordinatoj37° 51′ 34″ N, 22° 27′ 34″ O (mapo)37.85931944444422.459311111111Koordinatoj: 37° 51′ 34″ N, 22° 27′ 34″ O (mapo)

Stimfalo (Grekio)
Stimfalo (Grekio)
DEC
Stimfalo
Stimfalo
Map
Stimfalo
Vikimedia Komunejo:  Ancient Stymphalos [+]
vdr
La gruoj de la lago Stimfalo

Stimfalo [1] (greke: Στύμφαλος; latine: Stymphalus) estas lago en Arkadio sur Peloponezo, kie laŭlegende Heraklo ekstermis ferbekajn gruojn.

La deka laboro de Heraklo[redakti | redakti fonton]

Sur la lago Stimfalo en Arkadio flugis monstraj gruoj.[2] La lago situis meze de densaj arbaroj. Tiun grandan marĉan lokon ĉirkaŭis malhelaj montoj.

La bekoj, ungegoj kaj flugiloj de tiuj birdoj estis el fero. Ili detruis la prisemitajn proksimajn kampojn kaj eĉ manĝis vojaĝantojn, kiujn ili mortigis per faligo de kelkaj plumoj.

Per bruo de grandega kraketilo, farita de Hefesto kaj donacita de Atena, Heraklo teruris la birdojn kaj tuj poste mortigis ilin per sagoj.

La Argonaŭtoj kaj la gruoj de Stimfalo[redakti | redakti fonton]

Iun tagon, unu el Argonaŭtoj, kiu nomiĝis Oileo, estis vundita ĉe sia ŝultro per la faligo de fera plumo de tia gruo. Ĉar Heraklo fuĝigis ilin foren, el la lago Stimfalo, ili tiam flugadis super la ŝipo. Tiam la navigistoj surmetis siajn kaskojn, kovris sin per siaj ŝildoj kaj forte ekkriadis. Tio timigis la gruojn, kiuj malaperis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV
  2. La mythologie grecque et romaine (La mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, eld. Hachette, 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]