Arbarnajtingaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stiphrornis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbarnajtingaloj
Olivdorsa arbarnajtingalo (Stiphrornis pyrrholaemus)
Olivdorsa arbarnajtingalo (Stiphrornis pyrrholaemus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Stiphrornis
{{{specioj de subdivizio}}}

Arbara ruĝgorĝulo
Olivdorsa arbarnajtingalo
Gabona arbarnajtingalo
Centrafrika arbarnajtingalo
Orienta arbarnajtingalo

vdr

La Arbarnajtingaloj estas malgrandaj birdoj de Centra kaj Okcidenta Afriko el la genro Stiphrornis. Ili estis klasita en la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe ĝenerale lokitaj en Muŝkaptuledoj en la grupo konata kiel Saksikolenoj. Estus pli precize la nomo de Arbarruĝgorĝuloj, sed estus pli malfacile prononcebla kaze de la specioj kaj netaŭge ĉe kelkaj kiuj ne havas ruĝon sed flavoranĝon.

Tradicie oni agnoskis nur ununuran specion, la Arbara ruĝgorĝulo (S. erythrothorax), sed ĵusaj pristudoj rekomendis agnoski 5 speciojn. Ĉiuj havas totalan longon de ĉirkaŭ 12 cm, havas malhelajn suprajn partojn, kaj gorĝon kiu, depende de la preciza specio, estas ĉu flavoranĝa ĉu tre oranĝa.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La komenca disigo en multaj specioj ene de tiu genro baziĝas sur studo de 1999 baze sur la koncepto de filogenetikaj specioj, kaj oni asertis, ke la agnoskitaj taksonoj estu konsiderataj monotipaj specioj.[2] El tiuj, S. gabonensis kaj S. xanthogaster estis iam konsiderataj subspecioj de S. erythrothorax, dum S. saghensis estis priskribita kiel tute nova specio.[2] Tiu disigo ne estas sekvata en la Handbook of the Birds of the World, kiu priskribas ĝin kiel "eble trofrua".[1] Kompare la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife (kaj sekve IUCN) rekomendis ne sekvi la disigon, car la diferencoj en plumaro estas relative malgranda, la genetika ekzemplaro estas konsiderata nekompleta, kaj pruvo de interreproduktiĝo aŭ de parapatrio mankas.[3]

Alia specio el tiu komplekso de specioj, nome S. pyrrholaemus, estis priskribita kiel nova specio en 2008. Baze sur analizoj de DNA, ĝi estis lokita ene de S. erythrothorax (sensu lato), kaj sekve estas nur specio (pli ol subspecio de S. erythrothorax) se oni sekvas almenaŭ kelkajn el la taksonomioj rekomenditaj en 1999.[4] La genetika diverĝo inter S. pyrrholaemus kaj aliaj membroj de la genro estas komparebla kun tiu inter kelkaj aliaj tre rilataj specioj.[4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Subspecioj se temas pri ununura specio (Stiphrornis erythrothorax) aŭ specioj de la genro[redakti | redakti fonton]

  • erythrothorax, Hartlaub, 1855 – Sieraleono Orienten al S Niĝerio.
  • gabonensis, Sharpe, 1883 – Kameruno Suden al Ok Gabono, ankaŭ Bioko (Fernando Póo).
  • xanthogaster, Sharpe, 1903 - SOr Kameruno kaj NOr Gabono Orienten al N & C DRKongo kaj S Ugando.
  • sanghensis, Beresford & Cracraft, 1999 - SOk Centrafrika Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Collar, N. (2005). Forest Robin (Stiphrornis erythrothorax). Pp. 730-731 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Christie, D. eds. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-72-5
  2. 2,0 2,1 Beresford, P. & Cracraft, J. (1999). Speciation in African forest robins (Stiphrornis): species limits, phylogenetic relationships, and molecular biogeography. American Museum Novitates 3270: 1–22. PDF disponebla. Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. BirdLife International (2006). Stiphrornis erythrothorax. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27 September 2008. Malplej zorgiga.
  4. 4,0 4,1 Schmidt, B., Foster, J., Angehr, G., Durrant, K., & Fleischer, R. (2008): A new species of African Forest Robin from Gabon (Passeriformes: Muscicapidae: Stiphrornis). Zootaxa 1850: 27–42. PDF disponebla.