Stipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stipo (fungoscienco).
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stipa
Stipa tenuifolia
Stipa tenuifolia
Biologia klasado
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poales
Familio: Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Stipeae
Genro: Stipa
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Stipo estas genro de plurjaraj herboj (Stipa el graminacoj) kun pli ol 250 specioj. Kelkaj el ili estas ĝardene kulturataj kiel ornamaj herboj; unu specio, alfo havas signifon por paperfabrikado. Ili kreskas sur herbejoj, stepoj de la tropiko, subtropiko, kontinenta zono. Ilin karakterizas la ofte 30 cm longaj, hirtaj aristoj.

  • sabla stipo (Stipa sabulosa) kreskas sur la Granda Hungara Ebenaĵo.
  • orfulina haro (Stipa pennata) kreskas en mezmontaro.
  • alfo (Stipa tenacissima) estas Nord-Afrika herbo, kiu havas preskaŭ 1 m longajn, solidajn, cilindroformajn, volviĝantajn foliojn, kiujn oni uzas por fabriki specon de malpeza papero, uzata precipe ĉe multaj anglaj libroj. Oni uzas ĝin ankaŭ por fari esperaĵojn (plektita laboraĵo kiel ŝnuro, mato, korbo ktp).


Stipa pennata
Stipa viridula