Stirakosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stirakosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Modelo de stirakosaŭro, Ĵurasia Parko Bałtów (Pollando)
Modelo de stirakosaŭro, Ĵurasia Parko Bałtów (Pollando)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Cerapoda
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Familio: Ceratopedoj Ceratopsidae
Subfamilio: Centrosaŭrenoj Centrosaurinae
Tribo: Centrosaurini
Genro: Stirakosaŭro Styracosaurus
Lambe, 1913
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Stirakosaŭro (Styracosaurus; malnovagreka: "spika lacerto") estas genro de herbovora ceratopa dinosaŭro vivinta dum la kretaceo, antaŭ proks. 80 milionoj da jaroj. Ĝi havis kvar ĝis ses longajn kornojn kiuj etendiĝis de sia kolokrispo, malgrandan kornon sur ĉiu el siaj vangoj, kaj sur la nazo unu grandan korno ĉ. 60 cm-ojn longa kaj 15 cm-ojn larĝa. Oni jam de multaj jaroj debatas pri la preciza funkcio de la kornoj kaj krispo.

Stirakosaŭro estis granda dinosaŭro, atingante longecon de ĝis 5 metroj, altecon de 1,8 metroj, kaj pezon de ĝis 3 tunoj. Ĝi havis kvar mallongajn krurojn, dikan korpon, kaj mallongan voston. Buŝe ĝi havis bekon kaj platajn vangodentojn, kio indikas ke ĝi plej verŝajne estis herbivoro. Kiel aliaj ceratopoj, la stirakosaŭro verŝajne vivis grege, migrante kun aliaj samspecianoj kaj prizorgante siajn idojn post la elkoviĝo, kvankam ĉiuj stirakosaŭraj fosilioj ĝis nun trovitaj ne estis kun aliaj.