Stirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flago de lando Stirio
Stiriogermane Steiermark [ŝtajama'k], slovene Štajerska [ŝtajaska], latine respektive angle Styria – estas la oficiala nomo de federacia lando Aŭstria. Ĝia ĉefurbo estas Graz.
Stirio kiel federacia lando de Aŭstrio
Ĉar Stirio ankaŭ estas historia teritorio, ekzistas regiono en Slovenio kun la nomo Spódnja Štájerska (Malsupra Stirio) (aŭ Slovenska Štájerska), parto de la iama duklando Stirio.

Aŭstria Stirio

  • Loĝantaro: 1.210.971 (majo 2013)
  • Areo: 16.392 km²
  • Pleja alto: 2.995 m (monto Hoher Dachstein)
  • Kodo (ISO 3166-2): AT-6

Stirio limas al kvin aliaj sublandoj aŭstriaj (Karintio, Salcburgo, Aŭstrio Supra, Aŭstrio Malsupra, Burgenland), pli ol iu alia sublando. Sude ĝi limas al Slovenio. Ĉefa rivero estas la Muro (germane Mur, slovene Mura), kiu je 40 km formas la landlimon.

Historio

  • Dum la Romia imperio la teritorio de nuna Stirio apartenis al la provincoj Pannonia (oriento) kaj Noricum (okcidento).
  • En 1180 Stirio, ĝis tiam parto de duklando Karintio, iĝis propra duklando.
  • En 1192 ekvalidis la traktado de Georgenberg (Georgenberger Handfeste), fiksita en 1186, laŭ kiu Stirio iĝis parto de Aŭstrio.
  • Pro la heredaj dividoj de la Habsburgoj ĝi iĝis centra parto de Interna Aŭstrio.
  • Post la aligo de Aŭstrio al Germanio en 1938 la regioneto de Bad Aussee estis transdonita al Aŭstrio Supra, tiam nomata "Supra Danubio".
  • Post la Dua mondmilito la regioneto reiĝis parto de Stirio, sed kiel aŭtonoma komunumo (aŭstre-germane Expositur).

Distriktoj

Distriktoj (2013)

La aŭstra sublando Stirio estas dividita en 12 distriktojn (2013) kaj la urbon Graz, kiu estas "statuta urbo" (havas propran administran statuton):

  • Bruck-Mürzzuschlag
  • Deutschlandsberg
  • Graz (statuta urbo)
  • Graz-Umgebung (ĉirkaŭaĵo de Graz)
  • Hartberg-Fürstenfeld
  • Leibnitz
  • Leoben
  • Liezen kun la aŭtonomaj komunumoj Gröbming
  • Murau
  • Murtal
  • Südoststeiermark
  • Voitsberg
  • Weiz

Kuriozaĵoj

La plej sud-orienta urbo Bad Radkersburg [bat RATkasburk] estas je pli ol tri kvaronoj ĉirkaŭata de Slovenio.

Ŝablono:Link FA