Max Stirner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stirner)
Max Stirner
Persona informo
Max Stirner
Naskonomo Johann Caspar Schmidt
Naskiĝo 25-an de oktobro 1806 (1806-10-25)
en Bayreuth,  Reĝlando Bavario
Morto 26-an de junio 1856 (1856-06-26) (49-jaraĝa)
en Berlino
Mortis per insekta mordo vd
Tombo Friedhof II der Sophiengemeinde Berlin vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-NurenbergoUniversitato de KönigsbergHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Max Stirner
Memorigilo Max Stirner
Familio
Edz(in)o Marie Dähnhardt vd
Profesio
Alia nomo Max Stirner vd
Okupo filozofoĵurnalistotradukistoverkistoedukisto • professor of philosophy vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj La Egoo kaj Sia Propreco vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max STIRNER (pseŭdonimo de Johann Kaspar SCHMIDT; naskiĝis la 25-an de oktobro 1806, mortis la 25-an de junio 1856) estis germana filozofo, kaj estis unu el la ĉefaj pensantoj de individuisma anarkiismo, nihilismo, ekzistadismo, postmodernismo kaj ĝenerale multe konsiderata en la medioj de anarkiismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La vivo de Schmidt estas la tipa bildo de malsukcesa homo. Li naskiĝis en Bavario de malriĉa familio kaj tuj estis patrorfo; li vivis tra nordaj ŝtatoj de Germanio. Ekstudis en la Universitato de Berlino en 1826 kaj tie li havis profesoron Hegel. En 1828 ĉesis la studado por zorgi la frenezan patrinon ĝis 1832. Li malsukcesis eniri en la mezlerneja instruistaro de Prusio. Li malsukcesis en sia geedziĝo kiam la edzino mortis dum nasko. Poste li malsukcesis facile trovi laborpostenon.

Poste venis pli sukcesa epoko. Li iĝis filozofia profesoro en Berlino, eniris la filozofian grupon Die Freien (La liberuloj), kie li koincidis kun Marx, Engels kaj aliaj, sed kie li ĉiukaze ĉiam estis duaranga membro. Tiam li verkis Der Einzige (La unikulo), sian faman verkon, kiun publikigis en 1844 laŭ la falsa nomo de Max Stirner, eble por eviti riskojn de la konsekvencoj de tiom revolucia filozofa verko. En 1843 li regeedziĝis.

Kiel antaŭvidite la akra rifuzo de ĉiu kaj ĉia filozofio (inkludante tiun de liaj samgrupanoj) en tiu verko havigis al li seriozan socian malakcepton. Li perdis sian profesoran postenon, estis forgesita, denove malriĉiĝis kaj finis sian vivon inter malgravaj labordediĉoj kaj malriĉeco.

Lia verko[redakti | redakti fonton]

Li ne verkis anarkiisman libron aŭ traktaton, sed filozofian verkon, kiu tuj estis forgesita. Nur post preskaŭ duonjarcento kiam la filozofio de Niĉeo modiĝis kaj jam ekzistis organizita anarkiismo, tiu filozofia libreto, ekestis konsiderata kiel biblio de individuistoj kaj de individuismaj anarkiistoj.

Vere la verko de Stirner, ankaŭ tradukita kiel La unikulo kaj lia proprieto (germane Der Einzige und sein Eigentum) (1844), ne povas esti konsiderata kiel fonda teksto de ia filozofio aŭ kiel fundamenta bazo de movado; ne estas serioze bone ordigita sistemo de ideoj, tamen disa idearo trapasis al sekvantoj kaj posteuloj. La filozofio de Stirner estis "egoisma" formo de individuisma anarkiismo laŭ kiu la individuo faras tion, kio plaĉas al ĝi, ne rimarkinte Dion, ŝtaton, aŭ moralajn regulojn, kaj laŭ kiu socio havas neniun respondecon por siaj anoj. Al Stirner, rajtoj estis nerealaĵoj en la menso, kaj socio ne ekzistas sed "la individuoj estas ĝia realeco" – li subtenis posedaĵon kaj posedecon per potenco anstataŭ rajto. Stirner predikis memaserton kaj antaŭvidis "asociojn de egoistoj" kie respekto por senkonsidereco kunigus homojn.

La bazo de la idearo de Stirner radikiĝas en la neado de la plej altaj konceptoj de la filozofio, kiel ekzemple Dio, kio estas konstruita sur nenio. Ankaŭ la egaleco, kiel ĉiu koncepto de la Klerismo baziĝas sur nenio, do, estas falsaj. La homoj ne estas egalaj kaj la rajto je posedo pruvas tion, ĉar kelkaj homoj posedas kaj aliaj ne. Krome tio distancigos tiun idearon de la plej ofta bazideo en anarkiismo, nome radikala egaleco inter homoj. Ankaŭ posedrajto estas pruvo de la libereco kio ja estas ĉefa eco de la homo, kiel Unikulo, termino tre uzata de stirneranoj. La libro tradukiĝos kiel La Egoo aŭ kiel La Unikulo kaj la anoj de tiu idearo estos nomitaj egoistoj (sen) aŭ unikuloj. Tiuj unikuloj estus supre ĉiu etiko (etiko, kiel abstrakta koncepto, estus bazita ankaŭ super malplena nenio) kaj tiu ideo estos poste reprenita de Niĉeo, kiu remodigos la idearon de Stirner.

Post kelkaj jardekoj de legado de la verko de Stirner en anarkiisma etoso, oni povis konstati, ke tiuj prenis de Stirner la kritikon kontraŭ la ŝtato kaj ĉiuj altaj konceptoj, sed ne tiom facile akceptis la individuan malkongruon en organizoj. Same paradokse multaj individuoj emis tiun libron kaj idearon kaj aliaj malemis; kelkaj stirneranaj anarkiistoj enfermiĝis en siaj unikecoj (aŭ unikejoj), aliaj fondis gazetojn por disvastigi tiujn kaj similajn idearojn kaj kelkaj eĉ partoprenis aktive en la organizita anarkiismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923–1938), Virus, Bilbao, 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]