Stjepan Šulek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stjepan Šulek
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1914 (1914-08-05)
en Zagrebo
Morto 16-an de januaro 1986 (1986-01-16) (71-jaraĝa)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Alma mater Music Academy, Zagreb
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto
vdr

Stjepan Šulek (Stjepan Sulek) (* 5-an de aŭgusto 1914 en Zagrebo; † 16-an de januaro 1986 samloke) estis jugoslava komponisto kaj dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li jam frue komencis studi muzikon (piano, violono kaj kompozicion). En 1936 li akiris siajn diplomojn de la Muzikakademio je Zagrebo (konzertekzameno por violono kiel studento de Prof. Huml). Ĝis 1952 li prezentis kiel soloisto kaj en solokoncertoj; samtempe li laboris altnivele sur la kampo de la ĉambromuziko (1936-1938 li direktis la Zagreban Kvarteton, 1939-1945 li estis membro de Trio Macek-Sulek-Janigro). Ĉe la Konservatorio je Zagrebo li instruis violonon ekde 1939, poste ankaŭ kompozicion (ekde 1948) kaj instrumentadon (ekde 1953). Liaj verkoj estis ludataj land- kaj mondvaste ekde 1945 (Eŭropo, Usono kaj Sudameriko). Ekde1948 li fariĝis koresponda membro de la Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj en 1954 oficiala membro kaj sekretario de la sekcio muziko de la akademio. Ekde 1958 ĝis 1964 li ests ĉefdirigento de la ĉambra kaj simfonia orkestroj de la zagreba radio kaj televido kaj entreprenis multajn koncertvojaĝojn kun ĉi tiuj ensembloj. Kiel gastdirigento li periode direktis la simfoniorkestrojn de Zagrebo, Belgrado kaj Slovenujo. Por sia laboro li ricevis de la plej altaj institucioj de sia lando plurajn honoradojn kaj dekoraciojn. Stjepan Sulek mortis la 16-an de januaro 1986 en sia naskiĝurbo Zagrebo kaj estis entombigita sur la tiea Mirogoj-tombejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Unua simfonio (1944)
  • Dua simfonio (1946)
  • Tria simfonio (1948)
  • Kvara simfonio (1954)
  • Kvina simfonio (1964)
  • Sesa simfonio (1966)
  • Sepa simfonio (1979)
  • Oka simfonio (1981)
  • Epitafo (1971)

4 «klasikan konĉerton» por orkestro

  • Unua klasika konĉerto (1944)
  • Dua klasika konĉerto (arĉorkestro) (1952)
  • Tria klasika konĉerto (1957)
  • Kvara klasika konĉerto (1983)

3 pianokonĉertoj

  • Unua pianokonĉerto (1949)
  • Dua pianokonĉerto (1952)
  • Tria pianokonĉerto (1970)
  • Violonĉelkonĉerto (1950)
  • Violonkonĉerto (1951)
  • Fagotkonĉerto (1958)
  • Konĉerto por vjolo (1959)
  • Kornkonĉerto (1972)
  • Seksteto (1975)
  • Orgenkonĉerto «Memento» (1974)
  • Klarnetkonĉerto (1970)

3 pianosonatoj

  • Unua pianosonato (1947)
  • Dua pianosonato (1978)
  • Tria pianosonato (1980)
  • Sonato por trombono kaj piano «Vox Gabrieli» (1973)
  • Sonato por violonĉelo kaj piano (1974)

Operoj

  • Koriolan (1957)
  • Oluja (Sturm) (1969)

Baletoj De veritate (1977)

  • Ĥorverkoj:
  • Bascanska ploca (1980)

Kantato

  • Zadnji Adam (1964)

Lidocikloj Pjesma mrtvog pjesnika (Kanto de morta poeto) (1970)

  • Strah (timo) (1975)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Stjepan Šulek » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3440994 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)