Stockholms län

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stockholms län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero AB
Provinca kodo 01
Historia(j) provinco(j) Uplando, Sodermanlando
Ĉefurbo Stokholmo
Komunumoj 26
Provincestro Åsa Ryding
Areo (suma) 16 540,52 km²
Loĝantoj 2 454 821 (stato de 2023)
Ekestodato 1714
Retejo Oficiala retejo
vdr

Stockholms län, la provinco de Stokholmo, estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo limas al tiu de la du najbaraj modernaj provincoj Uppsala län kaj Södermanlands län. La moderna provinco ampleksas partojn de la historia provinco Uplando kaj Sudermanio. Okcidente la provincon limigas la lago Mälaren, oriente la Balta Maro. Administra centro de la provinco estas la urbo Stokholmo, kaj al la teritorio apartenas ankaŭ pluraj antaŭurboj de la svedia ĉefurbo, interalie Solna norde, Ekerö okcidente kaj Huddinge sude de ĝi. Fine de 2023 en la provinco vivis 2 454 821 loĝantoj sur areo de 16 540,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 148 loĝantoj/km². La provinco konsistas el 26 komunumoj kaj proksimume du trionoj el la provincanoj vivas en la sveda ĉefurbo Stokholmo mem - la resta triono en la ĉirkaŭaj 25 komunumoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]