Stoikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stoikismo (Στοά) estas skolo de filozofio fondita (308 a.K.) en Ateno de Zenono el Kitiono (urbo en Cipro). Ĝi konsilas mem-regadon kaj taĉmenton de distrigaj emocioj, iam interpretita kiel indiferenteco al plezuro kaj doloro. Ĉi tiu taĉmento lasas la individuon pensi klare, trankvile, kaj nepartieme.

Stoikistaj praktikoj intencas formi en la individuo virton, saĝecon, kaj honestecon. Studentoj instigiĝas helpi tiujn, kiuj bezonas. Stoikismo ankaŭ konsilas psikologian sendependecon de socio, kredante ke ĝi estas ofte malracia estaĵo. Per regi pasiojn kaj emociojn, oni povas superi la malpacon de la ekstera mondo kaj trovi pacon en si mem. Stoikismo instruas ke pasio distordas veron, kaj ke strebi akiri veron estas virta.

Oni asociigas kun Stoikismo Grekajn filozofojn kiel Kleanto kaj Krizipo kaj pli malfruaj Romajn filozofojn kiel Cicerono, Seneko la pli juna, Marko Aŭrelio, Katono la Malplijuna, kaj Epikteto. Pri Cicerono, oni notu ke kvankam li tenis multajn el la moralaj doktrinoj de Stoikismoj, li ne estis Stoikisto sed eklektikisto. Oni ofte kontrastas Stoikan filozofion al Epikurismo.


Ĉefaj periodoj de stoikismo

Marko AŭrelioEpiktetoSenekoCiceronoPosidonio el ApameoPanaitio el RodisoAntipatero el TarsoDiogeno el BabilonoKrizipoKleantoZenono el Kitiono


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • La Stoikismo de Prof. Agostinho da Silva (el la portugala esperantigis Manuel de Freitas)

Ŝablono:LigoLeginda