Stokholm-sindromo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Stokholm-sindromoSindromo de StokholmoStokholma sindromo estas psikologia fenomeno - laŭ la scienco - kiu aperas ĉe viktimo de ostaĝpreno, forrabo, dum longtempa kunesto kaj kiam la viktimo havas pozitivan emocian rilaton al la forrabisto, ostaĝprenisto. Tio povas kulmini eĉ en tio, ke la viktimo montras kompaton aŭ eĉ reciprokan amon al la forrabinto.

La nomo venas el eventoj de 1973, kiam okazis ostaĝa dramo en Stokholmo. Du armilaj homoj atakis bankon kaj ostaĝis 4 dungitojn dum 5 kaj duontagoj. Dum tio, la ostaĝoj tiom ekŝatis la ostaĝintojn, ke post la liberiĝis ekkolektis monon por la kostoj de la jura defendo kaj eĉ unu ostaĝo fianĉiniĝis al iu krimulo.

Stokholm-sindromo aperas ne nur okaze de kidnapo, ostaĝiĝo, sed ĉe sektanoj, regule batitaj edzinoj kaj korpe aŭ spirite mistraktitaj infanoj. Laŭ la psiĥologio, la Stokholm-sindromo estas formo de la sindefendo. La viktimo scias, ke lia sorto estas en mano de la kidnapinto, teil ŝi/li provas atingi, ek la koncernulo estu kontenta kun ŝi/li, ĉar tiel ŝi/li havas pli da ŝanco por travivi la aferon. Por tio, ŝi/li encesas iom kunsenti kun la situo de la reganta persono. Se la teroro tro multe daŭras, la viktimo tiel transprenas vidpunkton de la atakinto, ke ŝi/li ne povas disiĝi de la krimulo.