Stokholmo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Stokholmo (svede Stockholm [stokolm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj plej granda municipo en Svedio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Enhavo

[redaktu] Faktoj

[redaktu] Geografio

Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.

[redaktu] Historio

[redaktu] Esperanto en Stokholm

[redaktu] Esperantistoj de Stokholm

[redaktu] Enciklopedio de Esperanto

EdE-S

Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

[redaktu] Aliaj projektoj