Stolberg (Harco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stolberg (Harz))
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stolberg en la mezalta montaro Harco en centra Germanio. Ankaŭ ekzistas samnoma komunumo Stolberg en la germana regiono Rejnlando, krome simile literumita komunumo Stahlberg en la germania federacia lando Rejnland-Palatinato.
Stolberg
Blazono
Stolberg (Harco) (Germanio)
Stolberg (Harco) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034654
Poŝtkodo 06547
Aŭtomobila kodo MSH
Politiko
Demografio
Loĝantaro (stato: fine de 2008)
Geografio
Geografia situo 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo)51.56666666666710.949722222222Koordinatoj: 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 67,52 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-suedharz.de/
vdr

Stolberg [ŜTOLberk] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de septembro 2010 parto de la ampleksigita komunumo Südharz ("suda Harco") en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ memstara urba komunumo havis 1292 loĝantojn.

Historio kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La iama rezideja urbo fascinas per kompakta ensemblo de pli ol 400 framskeletaj domoj. Ĝi estas naskiĝloko de la gvidanto de la kamparana milito Thomas Müntzer kaj de Juliana zu Stolberg, la prapatrino de la nederlanda reĝa dinastio.

Medio natura[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas ene de biosfera rezervejo Karstlandschaft Südharz kun la plej granda germana karsta kaverno Heimkehle, la epizoda lageto Bauerngraben, la kirketo en Schwenda, la belvedero Josephskreuz kun la plej granda lorenokruco en la regiono ktp.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Stolberg
  • Belvedero Josephskreuz
  • Muzeoj Alte Münze kaj Kleines Bürgerhaus
  • Paroĥa preĝejo de Sankta Marteno, kie predikis jam Lutero
  • Scenejo de kabareta arto Anderswelt-Theater
  • Naĝejo aventuriga Thyragrotte
  • Erlebnishof Alte Posthalterei

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Arnold Zeitfuchs: Stolbergische Kirchen- und Stadt-Historie. Frankfurt/M. 1717 (Digitalisat)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la historia urbodomo
kastelo Stolberg