Stoplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stoplo de hordeo.
Stoplo de hordeo en Tamame (Zamoro, Hispanio).

Stoplo estas aro de restoj de tigoj kaj folioj restintaj surgrunde post la rikolto de kultivo.

Foje oni konfuzas inter stoplo kaj nevaloraj restoj. Tamen stoplo estas vera rimedo ege utila por protekti la grundon el la efikoj de la erozio ĉefe pro pluvo.

La praktiko de uzado de stoplo estas rekomendataj de la teknikoj kaj fakuloj pri grundokonservado kiel grava komponanto de programo de administrado de la grundo. Tio supozigas la retenon (aŭ ne) de altaj kvantoj de stoplo, aŭ nur de tio sufiĉa por la funkcio protekti la grundon. La stoplo helpas la filtradon de akvo el la pluvo kaj malpliigas ties perdon pro vaporado ĉar malvarmigas kaj protektas la surfacon de la grundo. Tiu koncepto estas la kerno de ĝusta agrikulturo pere de rekta semado.

Kvanto de stoplo laŭ kultivo[redakti | redakti fonton]

La kvanto de stoplo kiu restas surgrunde post la rikolto varias laŭ la kultivo. La cerealoj plej ofte alportas konsiderinde plej grnadan kvanton da stoplo ol la oleacoj. La kultivoj de maizo, tritiko, sorgo, hordeo alportas pli grandan kvanton de stoplo ol la kultivoj de sojfabo, kolzosunfloro.

Stoplo de kultivo de grensorgo en Argentino

Bruligo de stoplo[redakti | redakti fonton]

Plej ofte agrikulturistoj bruligas stoplojn laŭdire por forigi fiherbojn kaj ke cindro falu surgrunden, ĉar tiele ties acideco farus la grundon pli akvokapta. Tamen tiele oni ankaŭ perdas organikan materialon kaj lastatempe diversaj studoj rekomendas haltigon de la bruligado de stoploj kaj por eviti erozion kaj dezertigon kaj por eviti incendiojn okazigitajn de la vento kaj disvastigo de la bruligantaj pajleroj al najbaraj lokoj; same oni malpliigus la tutmondan varmigon.