Storma cikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Storma cikonio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Cikonio Ciconia
Specio: C. stormi
Ciconia stormi
Blasius, 1896
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Storma cikonio, Ciconia stormi, estas specio de la genro de birdoj Ciconiacikonioj. Ties nomo rememoras al Hugo Storm, la germana ŝipestro de la vaporŝipo Lübeck, kiu dum servojaroj (de 1887 al ĉirkaŭ 1895), kolektis specimenojn de naturhistorio en Azio.

Priskribo

Ĝi estas granda, proksimume 91 cm longa, cikonio kun nigrablanka plumaro sed ĝenerale nigra kun blanka kolo, ruĝa beko, oranĝeca nuda bridovizaĝa haŭto, ruĝaj kruroj kaj flaveca ĉirkaŭorbita haŭtaĵo. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junaj havas pli malhelan plumaron kaj malplenan koloron de haŭto.

Disvastiĝo

Ĉi tiu malmulte konata specio estas trovita en ne multe tuŝitaj arbaroj kaj riveraj vivejoj en Sumatro, Mentavajaj Insuloj, Borneo kaj duoninsulo Malajzio. La plej granda „fortikaĵo" de ĝia troviĝo estas en sudorienta Sumatro, kun restantaj populacioj limigitaj sur Kalimantan kaj Brunejo. Dume en duoninsula Malajzio nur unu tre malgranda kaj disa populacio restas. La monda populacio de la Storma cikonio estas malpli ol 500 individuoj.

Kutimoj

La Storma cikonio estas soleca birdo. Ĝia dieto konsistas plejparte de fiŝoj.

La ino kutime metas du ovojn en platforman neston farita per stikoj kaj branĉetoj alte en arbara kanopeo.

Taksonomio

La Storma cikonio estis antaŭe konsiderita, kiel subspecio de la Lankola cikonio.

Endanĝero kaj protektado

Pro daŭranta perdo de vivejo, kaj tre malgranda loĝantara grandeco, limigita troviĝo kaj troĉasado ĉe iuj lokoj, la Storma cikonio estas klasifikita kiel Endanĝerigita specio ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacata(j) specio(j).

Bildaro

Notoj kaj referencoj

  1. BirdLife International (2004). Ciconia ciconia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern

Eksteraj ligiloj

grekeangle BirdLife Species Factsheet grekeangle IUCN Red List grekeangle Red Data Book